pola komedi-verkisto kaj poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksander FREDRO grafo de blazono Bończa (naskiĝis la 20-an de junio 1793 en Surochów, apud Jarosław, mortis la 15-an de julio 1876 en Lvovo) estis pola komediverkisto, memoraĵisto, poeto, framasono, kreanta en epoko de romantikismo.
Aleksander Fredro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aleksander Fredro | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1793 en Surochów | ||||
Morto | 15-an de julio 1876 (83-jaraĝa) en Lvivo | ||||
Tombo | Church of the Assumption in Rudky (en) vd | ||||
Lingvoj | pola • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Fredro vd | ||||
Patro | Jacek Fredro vd | ||||
Edz(in)o | Zofia Jabłonowska (1828–) vd | ||||
Infanoj | Zofia Szeptycka, Jan Aleksander Fredro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto dramaturgo verkisto komediverkisto vd | ||||
Laborkampo | Beletro kaj komedio vd | ||||
Aktiva dum | 1818–1876 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Zemsta ❦ Q9395449 ❦ Q78156643 ❦ Q15711821 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksander Fredro naskiĝis en riĉa nobela familio (antaŭe senata). Al Beńkowa Wisznia (sudokcidente de Lvovo) liaj gepatroj translokiĝis en 1797. Edukiĝis en familia domo, neniam frekventis al publikaj lernejoj. La 12-an de januaro 1806 en incendio de la bieno pereis lia patrino Marianna Fredro. La patro Jacek Fredro translokiĝis kun li al Lvovo.
En la aĝo de 16 jaroj, en 1809 ensoldatiĝis en armeon de Varsovia Duklando, poste estis en Grande Armée de Napoleono. Tri jarojn poste partoprenis la francan invadon al Moskvo; tiutempe ricevis Oran Krucon de la Milita Ordeno Virtuti Militari. En la jaroj 1813–1814 trapasis la tutan napoleonan kampanjon kiel oficiro en stabo de la imperiestro. Poste, en 1814 estis distingita per Kruco de Honora legio.
Post abdiko de Napoleono en 1815 revenis al la hejmo kaj mastrumis en la familia bieno Bieńkowa Wisznia. Forlasante Parizon post malvenko de Napoleono, Aleksander Fredro skribis: Ni forveturis kune, pro malsamaj motivoj: Napoleono al Elbo, mi tamen al Rudki. Eniris al lublina loĝio.
En 1818, estante 25-jara, verkis la unuan gravan komedion Sinjoro Geldhab. La teatraĵo, verkita kun granda humuro kaj ĉarmo, rakontas pri aventuroj de juna nobelo klopodanta nupti filinon de la titola riĉiganto, tiu tamen strebas edzinigi ŝin al princo. La spektaklo prezentiĝis en 1821.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.