Aldo FABRIZI ([elp. Aldo Fabrici], naskiĝis la 1-an de novembro 1905 en Romo, mortis la 2-an de aprilo 1990 samloke) estis itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.
Aktoro diverstalenta, dotita de granda esprimkapablo; dum sia kariero havis rolojn komikajn sed ankaŭ dramajn. Li estis, kune kun Alberto Sordi kaj Anna Magnani, grava aktoro esenca pri reprezentado de la ecoj de la roma popolo de la pasinta jarcento.
De malriĉa origino (lia patrino deĵoris ĉe vendobudo de fruktoj kaj legomoj en Campo de' Fiori), je nur dekunu jaroj li restis orfo de la patro Giuseppe, koĉero, mortinta pro pneŭmonio, post kiam li falis kun ĉevalo kaj ĉareto en roma kanalo. Aldo devis do tuj komenci labori por kontribui al la vivteno de la familio, li havis ses fratinojn - inter kiuj Elena Fabrizi (1915-1993), poste konata kiel 'sora Lella'.
La komenco
Malgraŭ la malfacilaĵoj, Fabrizi ne subpremis sian art-emon: li eldonis en 1928 libreton de poeziaĵoj en la roma dialekto titolita Lucciche ar sole, kiu estis recenzita sur la ĵurnaloIl Messaggero, kaj kunlaboris al la redakciado de la dialekta ĵurnalo Rugantino. En la sama periodo komencis teatrumi, unue kun la Filodramatiko Tata Giovanni, poste kiel elparolanto en teatro de siaj propraj poeziaĵoj, kiel ankoraŭ estis kutimo en tiuj jaroj.
En 1931, je 26 jaroj, debutis kiel komika karikaturo en la malgrandaj teatroj de Romo kaj de Italio, proponante karikaturojn de kelkaj tipaj romaj 'karakteroj': la koĉero, la tramkondukisto kaj la skianto. Iĝinta populara, li kreis sian propran Teatran trupon en kiu en 1937, aperis dum mallonga tempo ankaŭ la tiam ankoraŭ tre juna Alberto Sordi.
Aktoro
Avanti c'è posto..., reĝisorita de Mario Bonnard (ankaŭ scenaro) (1942)
Campo de' fiori, reĝisorita de Mario Bonnard (ankaŭ scenaro) (1943)
L'ultima carrozzella, reĝisorita de Mario Mattoli (ankaŭ scenaro) (1943)
Circo equestre Za-bum (epizodoj Dalla finestra kaj Il postino), reĝisorita de Mario Mattoli (1944)