From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Alajos Károlyi [alajoŝ kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Alajos estis aŭstrohungara diplomato instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi (nadjkAroji), lia patro estis Lajos Károlyi.
Alajos Károlyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de aŭgusto 1825 en Vieno (Aŭstra Imperio) |
Morto | la 20-an de decembro 1889 en Tótmegyer (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos Károlyi |
Infanoj | Ferdinande Károlyi de Nagykároly (en) , Countess Sophie Karolyi (en) , Lajos Károlyi (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato |
Alajos Károlyi[1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1825 en Vieno (Aŭstra Imperio), li mortis la 20-an de decembro 1889 en Tótmegyer (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Palárikovo en Slovakio).
Alajos Károlyi jam en 1845 estis ataŝeo en Berlino, poste en Sanktpeterburgo, Hanovro, Berno, Romo, Ateno. En 1852 pro familia funebro li interrompis la laboron, sed inter 1853-1858 li estis sekretario en Londono, poste plenrajtaj diplomato kaj ministro en pluraj lokoj ĝis 1866, tiam pro la milito li hejmenvenis el Berlino kaj okupiĝis nur pri la familia bieno. En 1871 li denove estis ambasadoro en Berlino, kie li partoprenis en la Berlina Kongreso en 1878, poste li estis en Londono ĝis 1878. Li ricevis plurajn premiojn kaj titolojn. Li edziĝis en 1867, lia edzino naskis 4 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.