zodiaka konstelacio sur ĉiela ekvatoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvisto, Verŝisto aŭ Amforo (latine Aquarius) estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako.
Amforo | |
---|---|
konstelacio • zodiaka konstelacio | |
Latina nomo | Aquarius (genitiva Aquarii) |
Mallongigo | Aqr |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Fiŝoj • Pegazo • Ĉevaleto • Delfeno • Aglo • Kaprikorno • Suda Fiŝo • Skulptisto • Baleno | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 20h 32m 0s ... 23h 50m 0s |
Deklinacio | -25° 30' 0" ... 2° 45' 0" |
Areo | 980 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 10 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,9 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -88° ... 65° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Oktobro |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Ganimedo estis la filo de la reĝo Tros de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio, Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis forrabi la junulon. Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la ebenaĵo, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin en Olimpon. Tie li anstataŭis Hebon kiel vinverŝisto.
Nuntempe Ganimedo ankoraŭ verŝas akvon aŭ vinon el sia pokalo en la nokta ĉielo. Sed oni nomis lin la Akvisto aŭ Amforo. En la latina lingvo, li nomiĝas Aquarius,i. Eble danke al la akvo elverŝita de Ganimedo, fluas la rivero Eridano. La Delfeno naĝas dekstre, kaj la Fiŝoj maldekstre. Sub la Fiŝoj, minacas la Baleno. Sub la Akvisto, brilas la kapro de la maro, kiun oni momas la Kaprikornon. Tiu parto de la ĉielo nomiĝas la Maro.
Laŭ Okcidenta astrologio, Akvisto estas zodiaka signo por naskitoj inter la 20-a de januaro kaj la 18-a de februaro.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 16-a de februaro kaj la 11-a de marto.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.