From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Hebo (greke Ἥβη, Hḗbē) estis la filino de Zeŭso kaj Hera. Ŝi estis la diino de la juneco, protektante la novgeedzojn. En la roma mitologio, oni nomis ŝin Juventas.
Ŝi loĝis en Olimpio. Tie, kiel vinverŝistino, ŝi servis ambrozion kaj nektaron, per kiuj la dioj nutris sin.
Post la diigo de Heraklo, ŝi edziniĝis kun li kaj kun li ekhavis la filon Aleksiaro.
Iun tagon ŝi faligis sian pokalon, kaj ŝi tiom hontis pro tio, ke ŝi kaŝis sin por ĉiam.
Iom poste Zeŭso enamiĝis en Ganimedo, la filo de Tros, kaj forrabis lin. Ganimedo anstataŭis ŝin, kiel vinverŝisto. Kaj tiel li aperas, kiel konstelacio, sub la nomo de Akvisto.
Ŝia nomo estis donata al 6 Hebo (unu el la unue-trovitaj asteroidoj).
En la 20-a jarcento, psikiatroj kaj seksologoj pruntis ŝian nomon por signi probleman, obscedan rilaton de plenkreskuloj al infanoj de komenca pubereco, proksimume inter la aĝoj de 11 kaj 14 jaroj, kaj seksologe nomis tiun situacion hebefilio - tiu vorto do celas infanojn de ambaŭ seksoj kaj iom pli junajn ol kiel kutime prezentatas la helena diino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.