Akileo
genro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Akileo (Achillea) botanike apartenas al la asteracoj. Ĝi estas daŭra planto alta 10–80 cm kiu kreskas ĉefe en Eŭropo kaj Azio, kie pli ol 100 specioj ekzistas.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Akileo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Milfolia akileo (Achillea millefolium) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
multaj, vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Akileo kreskas abunde sur herbejoj, en maldensaj arbaroj, sur kortoj kaj apud vojoj. La florojn oni plukas antaŭ la finfloro, la supran parton – ĉ. 20 cm. La drogo jam en pratempoj helpis sanigi vundojn. Interna uzado estas konata nur de la 18a jarcento. Popolaj kuracistoj uzadis ĝin kiel rimedon por sanigi vundojn, por haltigi sangadon (lignohakistoj metadis ĝin sur vundojn) kaj por lavi hararon.