![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Achillea_millefolium.jpg/640px-Achillea_millefolium.jpg&w=640&q=50)
Milfolia akileo
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Milifolia akileo (science, Achillea millefolium) estas plurjara planto kun rampaj radikoj el la genro Akileo. Ĝi grupiĝas en herbejoj, razenoj kaj apud heĝoj. Ĝi estas tre vaste disvastiĝinta tra Eŭropo.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionMilifolia akileo, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Milfolia akileo (Achillea millefolium) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specio | ||||||||||||||
Achillea millefolium L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La tigo lanuga, kelkfoje laneca, estas rekta, de 15 ĝis 80 cm alta. La folioj kreskas je la bazo de la pedunklo de la floroj. Ili estas duoble plume dividitaj en multnombraj, molaj folieroj. Tiu aspekto donis la nomon al la planto. La floroj, blankaj, foje rozkoloraj aŭ purpuraj, grupiĝas en blankaj kapituloj, 4-7mm larĝaj, kiuj formas korimbojn.