Akacetino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Akacetino, (5,7-duhidrokso-4'metokso-flavono) aŭ C16H12O5 estas kemia kombinaĵo apartenanta al la familio de la flavonoidoj nature okazantaj en plantoj tiaj kiaj Robinia pseudoacacia, Turnera diffusa, Betula pendula, kaj Asplenium normale. Akacetino ordinare estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, sed en alkala medio ĝi iĝas ruĝa.
Akacetino | ||
Plata kemia strukturo de la Akacetino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Akacetino | ||
Akacetino estas polifenola komponaĵo kun antiinflamaj kaj antioksidigaj proprecoj trovata en la mielo.[1] | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 480-44-4 | |
ChemSpider kodo | 4444099 | |
PubChem-kodo | 5280442 | |
Merck Index | 15,14 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora solidaĵo | |
Molmaso | 284,2635 g·mol−1 | |
Denseco | 1,216g cm−3 | |
Fandpunkto | 260 °C−265 °C[2] | |
Bolpunkto | 518,6 °C[3] | |
Refrakta indico | 1 669 | |
Ekflama temperaturo | 198,2 °C[4] | |
Acideco (pKa) | 6,51 | |
Solvebleco | Akvo:0,056 g/L [5] | |
Mortiga dozo (LD50) | 3600 mg/kg (buŝe)[6] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[7] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas nesolvebla en akvo kaj duetila etero sed solvebla en varma etanolo. Biologie, akacetino posedas antiinflamajn, antiperoksidigajn, antimutagenajn kaj antikancerajn proprecojn per forigado kaj detruado de la invadantaj kancerĉeloj en homoj. Eksperimentoj elmontras ke buŝadministrado de akacetino agas kiel potence antikancera aktiveco rezultante en apoptozon.
Kiel fenola komponaĵo, ĝi apartenas al grupo da substancoj enhavantaj pli ol 8 mil kemiajn strukturojn ekde simplaj fenolaj molekuloj ĝis polimeroj kun altaj molekulpezoj, kun antiinflamaj, antidoloraj, antivirusaj, antibiotikaj kaj korvaskulaj aktivecoj.