From Wikipedia, the free encyclopedia
Ahmad ibn Tulun (arabe أحمد بن طولون, Aḥmad ibn Ṭūlūn; ĉ. 20a de Septembro 835 – 10a de Majo 884) estis la fondinto de la dinastio de Tulunidoj kiu regis Egiption kaj Sirion inter 868 kaj 905. Origine turka sklav-soldato, en 868 Ibn Tulun estis sendita al Egiptio kiel guberniestro de la kalifo de Abasidoj. Post kvar jaroj Ibn Tulun establis sin kiel sendependa reganto forpelante la kalifan impostagenton, nome Ibn al-Mudabbir, ekkontrolante la egiptiajn financojn, kaj establante grandan militforton persone fidelan al si mem. Tiu procezo estis faciligita de la nestabila politika situacio en la kortego de Abasidoj kaj de la priokupado de la abasida regento, al-Muvafak, pro la militoj kontraŭ la Safaridoj kaj kontraŭ la ribelo de negroj. Ibn Tulun ankaŭ zorgis por establi efikan administracion en Egiptio. Post reformoj de la impostada sistemo, riparoj en la irigacia sistemo, kaj aliaj mezuroj, la ĉiujara impostorikolto kreskiĝis ege markite. Kiel simbolo de sia nova reĝimo, li konstruis novan ĉefurbon nome al-Qata'i, norde de la malnova ĉefurbo nome Fustat.
Ahmad ibn Tulun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 835 en Bagdado |
Morto | 14-an de majo 884 (48-jaraĝa) en Al-Qatta'i |
Lingvoj | araba • tjurka lingvaro |
Familio | |
Patro | Tulun (en) |
Infanoj | Khumarawayh ibn Ahmad ibn Tulun (en) , Al-Abbas ibn Ahmad ibn Tulun (en) , Shayban ibn Ahmad ibn Tulun (en) , Rabi'a ibn Ahmad ibn Tulun (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Post 875/6 li eniris en malferman konflikton kun al-Muvafak, kiu klopodis malsukcese elpostenigi lin. En 878, kun subteno de la frato de al-Muvafak, nome kalifo al-Mu'tamid, Ibn Tulun ekhavis la regadon de Sirio same kiel de la distriktoj landlimaj kun la Bizanca Imperio, kvankam la kontrolo de Tarso partikulare montriĝis malforta. Dum sia foresto en Sirio, lia plej aĝa filo kaj sendito, nome Abbas, klopodis ekhavi povon en Egiptio, kio kondukis al la enprizonigo de Abbas kaj la nomumo de la dua filo de Ibn Tulun, nome Ĥumaraŭajh, kiel lia heredanto. La dizerto en 882 de aĝa komandanto, Lu'lu', al al-Muvafak, kaj la dizerto de Tarso, devigis Ibn Tulun reveni al Sirio. Senpovigita, al-Mu'tamid klopodis fuĝi el la kontrolo de lia frato al la teritorio de Ibn Tulun sed li estis kaptita de la agento de al-Muvafak, kaj Ibn Tulun kunvenigis asembleon de juristoj ĉe Damasko por denunci al-Muvafak kiel uzurpinto. Lia klopodo en aŭtuno 883 por rekapti Tarson malsukcesis, kaj li malsaniĝis. Reveninte al Egiptio, li mortiĝis en Majo 884 kaj estis sukcedita de Ĥumaraŭajh.
Ibn Tulun staris kiel la unua guberniestro de ĉefa provinco de la Abasida Kaliflando ne nur kiu establis sin mem kiel majstro sendependa el la Abasida kortego, sed ankaŭ kiu pasis la povon al sia filo. Li estis tiele ankaŭ la unua reganto ekde la Ptolemeaj Faraonoj kiu faris Egipton sendependa politika povo denove, kun sfero de influo enhavanta Sirion kaj partojn de Magrebo, malfermante la vojon por posta Egipt-bazaj reĝimoj kiaj la Iĥŝididoj kaj la Fatimidoj.