![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/Afriko.svg/langeo-640px-Afriko.svg.png&w=640&q=50)
Afrika Instituto por Energio-Regado
mediprotekta neregistara organizaĵo en Ugando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Afrika Instituto por Energio-Regado (AFIERO; angle Africa Institute for Energy Governance, AFIEGO) estas neregistara organizaĵo el Ugando, kiu traktas aferojn de energiopolitiko kaj mediopolitiko. Ĝi honoriĝis per la la premio de ĝusta vivmaniero (neformale nomata la "alternativa Nobel-premio") en 2022.
Afrika Instituto por Energio-Regado | |||||
---|---|---|---|---|---|
Africa Institute for Energy Governance | |||||
![]() | |||||
mediprotekta organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 2005 | ||||
Lando(j) | Ugando vd | ||||
Sidejo | poŝtkesto POB 34913, Kampala, Ugando | ||||
Tipo | mediprotekta neregistara organizaĵo | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | afiego.org | ||||
La instituto estis fondita en 2005 en Kampala. Ĝia celo estas helpi komunumojn preni pozicion kontraŭ ekologie damaĝaj projektoj ligitaj al nafto kaj gaso-esplorado. Aparte, la organizaĵo kampanjas por ĉesigi la konstruadon de la Orientafrika Naftodukto (angle East African Crude Oil Pipeline, EACOP) kiu estas dizajnita por transporti nafton de Ugando al haveno en norda Tanzanio. Publikaĵoj de AFIERO pri la riskoj kaj efikoj de la planita dukto helpis pliigi internacian premon kontraŭ la projekto.[1] AFIERO montras al la signifaj intervenoj en la naturo kaŭzitaj de la evoluo de la naftokampoj kaj la rilata vojkonstruado inkluzive en la nacia parko Murchison Falls en la nordokcidento de Ugando.[2]
La laboro de AFIERO plurfoje kaŭzis konfliktojn kun la uganda registaro. En oktobro 2021, la ĉefa afergvida oficisto (CEO) Dickens Kamugisha kaj ses kunlaborantoj estis provizore arestitaj.[3]