From Wikipedia, the free encyclopedia
Adson de Montier-en-Der (latine: Adso Dervensis; naskiĝinta en 910 aŭ 915 en la montaro Ĵuraso je Reĝlando Burgonjo, mortinta en 992) estis mezepoka teologo kaj scienculo en Francujo.[1]
Originante el nobela familio li estis oblato ĉe la benediktanoj kaj nomumiĝis en 934 fare de episkopo Gauzelin de Toul estro de la lernejo ĉe la Monaĥejo Sankta Apro en Toul. La sekvan jaron li samofice ekfunkciis en la abatejo de Montier-en-Der (nun kvartalo de La Porte du Der). En 968 li iĝis abato tiea. De 987 ĝis 989 li estis du jarojn abato de la Benigno-abatejo en Diĵono. Dum pilgrimvojaĝo al la Sankta Lando en 992 li forpasis.
Li gravis pro lia klereco ĉerpita el la legado de raportoj pri sanktuloj kaj aliaj edifaj skribaĵoj. Li verkis De ortu et tempore Antichristi[2]. Komisiis tion la reĝa edzino Gerberga. La aĵo de 959/954 temas pri la alveno de la antikristo. Adson tie resumas eskatologie la atendon de apokalipsa pacfara reganto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.