Adolf Claus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf Karl Ludwig Claus (1838-1900) germana kemiisto kaj kuracisto, frato de la zoologo Carl Friedrich Claus (1835-1899), samtempulo kaj amiko de August Kekulé kaj lernanto de Hermann Kolbe (1858-1861) kaj Friedrich Wöhler la sintezinto de la ureo. Li estis profesoro pri teknologio kaj kemio, kaj rektoro (1881-82) en la Universitato de Frajburgo.
Adolf Claus (1838-1900) | ||
---|---|---|
![]() Germana kemiisto kiu unue sugestis la heksagonan strukturon por la benzeno. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de junio 1838 en Kaselo, Germana Imperio | |
Morto | 4-a de majo 1900 en Horheim, nuntempe Wutöschingen, Germana Imperio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato de Göttingen Universitato de Marburgo | |
Familio | ||
Patro | Heinrich Claus (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Carl Friedrich Wilhelm Claus ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto universitata instruisto ![]() | |
Aktiva en | Freiburg vd | |
Doktoreca konsilisto | Friedrich Wöhler vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam li faris multajn studojn pri la plateno, lia laboro tuŝis ĉefe la organikan kemion. Interalie, li plenumis esplorojn pri la benzeno, la alkaloidoj, la halogenidoj, kaj la derivaĵoj de la kinolino. Li estas ankaŭ tre konata pro la sintezo de la "fenazino", en 1872, krom aliaj ciklaj kombinaĵoj. Kiel teoriulo, li pritraktis multajn tiamajn gravajn demandojn, kelkaj el ili polemikaj, tia kia la heksagona strukturo de la benzeno (1867) kaj la studo pri la heterociklaj kombinaĵoj. Li ankaŭ studis la kondensitajn ringojn de la naftaleno, antraceno kaj fenantreno.