kolektiva termino por la triboj de Barato kiuj estas konsideritaj indiĝenaj homoj de Hindio From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino Adivasi (hindie अदिविसी, laŭvorta traduko: originaj loĝantoj) rilatas al grupoj de homoj kiuj estas rekonitaj en la barata konstitucio kiel indiĝenaj triboj (angle Scheduled Tribes) [1][2].
Adivasioj | |
---|---|
izolita homa grupo | |
tribo • indigenous peoples of India | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La hinda subkontinento estis loĝita de diversaj triboj eĉ antaŭ la migrado de la parolantoj de eŭropaj-hindaj lingvoj al norda Barato, kaj antaŭ la setliĝo de parolantoj de dravidiaj lingvoj en suda Barato. La termino "Adivasi" estas kolektiva termino kiu rilatas al ĉiuj tiuj triboj kiuj estis oficiale rekonitaj kiel tia kaj ĝi ne estas specifa popolo aŭ grupo de popoloj de komuna origino, ĉar la Adivasi estas disvastigitaj ĉie en la lando kaj parolas malsamaj lingvoj. La kriterioj laŭ kiuj certa populacio estas difinita kiel tribo ne estas malambiguaj kaj inkluzivas multajn faktorojn, inkluzive de ekonomiaj interesoj.
Estas laŭtakse ke la nombro da tribaj homoj en Barato komence de la 21-a jarcento estis proksimume 84 milionoj da homoj (proksimume 8% de la totala barata populacio laŭ la censo de 2001)
La plej grandaj koncentriĝoj de la Adivasi estas en tri lokoj:
Aldone, ili estas ankaŭ troveblaj en la teritorioj Andamanoj kaj Nikobaroj.
Aldone al Barato, Advasi ankaŭ povas esti trovita en Srilanko kaj Pakistano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.