Akridoteroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Acridotheres, Akridoteroj aŭ tipaj minaoj estas genro de sturnoj, kiuj estas tropikaj membroj de la familio de Sturnedoj. Tiu genro havas reprezentantojn en tropika suda Azio el Irano orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio. Du specioj estis enmetitaj amplekse ie plie. La Komuna minao estis enmetita en Sudafrikon, Israelon, Havajon, Nordamerikon, Aŭstralion kaj Novzelandon, kaj la Krestominao en la regiono Vankuvero de Brita Kolumbio.
Akridoteroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Komuna minao, Acridotheres tristis | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La minaoj de Acridotheres estas ĝenerale malhelaj aŭ senkoloraj birdoj kun flutecaj alvokoj kiel plej parto de sturnedoj; ambaŭ seksoj estas similaj. Ili piediras pli ol saltetas, kaj havas modifojn ĉe la kranio kaj ties muskoloj por sondado per malferma beko. Ili similas al la montominaoj (Gracula) kun kiuj ili ofte koincidas je havo de grandaj blankaj aŭ senkoloraj flugilmakuloj kiuj estas rimarkindaj dunfluge kaj de nudaj (senplumaj) areoj en kapo, sed diferenciĝas je tio ke nur la kapoplumaro estas brila, dum la subaj partoj tendencas esti pli palaj. La nudaj kapomakuloj estas diferencaj laŭ aranĝo. La minaoj de Acridotheres estas ankaŭ multe pli surteremaj ol la minaoj de Gracula.
Ili havas klinemajn pariĝadajn ceremoniojn, dum la specioj de Gracula ne havas videblajn memmontradojn. Ili demetas senmarkajn palbluajn ovojn.
Kelkaj specioj havas fruntajn krestojn kiuj kovriĝas per poleno, kiam la birdoj manĝas nektaron el floroj, kaj povas ludi gravan rolon en polenado.
Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Acridotheres estas tre ĉiomanĝantaj, kaj manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn.