La ordinara minao aŭ ordinara akridotero (Acridotheres tristis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi estas indiĝena de Azio kaj ties dekomenca teritorio etendiĝis el Irano, Pakistano, Barato kaj Kazaĥio al Malajzio kaj Ĉinio[1]. Ĝi estas ĉiomanĝanta birdo de malferma arbaro kun tre forta teritoriema instinkto, kvankam ĝi adaptiĝis tre bone al urbaj medioj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
La ordinara minao estis enmetita en multaj aliaj partoj de la mondo kaj ties distribua teritorio pliiĝas al etendo ke en 2000 la IUCN deklaris ĝin inter la plej tutmondaj 100 malplej bonaj invadaj specioj[2]. Tiu orientalisa akridotero estas unu de nur tri birdoj en tiu listo de invadaj specioj. Ĝi estas akra minaco al la ekosistemoj de Aŭstralio.
La ordinara minao estas facile identigebla pro la bruna korpo, nigra kapuĉa kapo kaj la nuda senpluma flava haŭtaĵo ĉirkaŭ kaj ĉefe malantaŭ la okulo. La beko kaj kruroj estas brilflavaj. Estas blankaj flugilmakulo kaj flugilbordo, same kiel estas blankaj la subpugo kaj subvosto. La raso de Srilanko, A. t. melanosternus estas pli malhela ol la disvastigata nomiga raso. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj la birdoj estas kutime vidataj en paroj.[3]
La alvoko de tiu specio inkludas grakojn, gakojn, ĉirpojn, klikojn kaj fajfojn, kaj la birdo ofte ŝvelas siajn plumojn kaj klinas sian kapon dumkante. La ordinara minao krias avertojn al partnero aŭ al aliaj birdoj kaze de proksimiĝantaj predantoj aŭ kiam ĝi estas ekflugante.[4] Ordinaraj minaoj estas tre popularaj kiel kaĝobirdoj pro ties kantaj kaj "parolaj" kapabloj. Oni supozas ke ili pariĝas porvive. Ili reproduktiĝas tra multe de la jaro depende de la loko, kaj konstruas sian neston en truo de arbo aŭ muro. La normala ovodemetado estas de 4–6 ovoj. La Azia koelo estas foje nestoparazita de tiu specio.[5]
Kiel plej parto de sturnoj, la ordinara minao estas ĉiomanĝanta. Ili manĝas insektojn kaj fruktojn kaj rubaĵojn el homaj setlejoj. Ili manĝas surgrunde inter herbo insektojn, kaj ĉefe akridojn, el kiuj devenas la genra nomo Acridotheres, Akridotero aŭ "akridoĉasanto". Ili tamen manĝas ampleksan gamon de insektojn, ĉefe plukita elgrunde.[6] Ili piediras surgrunde kun kelkaj eventualaj saltetoj.
Vivejo
Tiu abunda paserino troviĝas tipe en malferma arbaro, kultivejoj kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj.
Kvankam temas pri adaptebla specio, ties populacio malpliiĝis en Singapuro kaj Malajzio (surloke nomata 'gembala kerbau', laŭvorte 'bubala paŝtisto') pro konkurenco kun la proksima samgenrano, la enmetita Java minao.[7]
Urba sukceso
La ordinara minao prosperas en urbaj kaj ĉeurbaj medioj; en Kanbero ekzemple 110 ordinaraj minaoj estis liberigitaj inter 1968 kaj 1971. Ĉe 1991 la populacidenseco de la ordinara minao en Kanbero averaĝis 15 birdoj por km².[8] Nur post tri jaroj dua studo trovis averaĝan populacidensecon de 75 birdoj por km² en la sama areo [9].
La birdo ŝajne ŝuldas sian sukceson en urbaj kaj ĉeurbaj medioj de Sidnejo kaj Kanbero al sia evoluaj originoj; ĉar evoluis en malfermaj arbaroj de Barato, la ordinara minao estas antaŭadaptita al habitatoj kun altaj vertikalaj strukturoj kaj malmulte aŭ nenioma vegetala grundokovraĵo,[10] ecoj karakteraj de urbaj stratoj kaj urbaj naturaj rezervejoj.
La ordinara minao (kun la Eŭropa sturno, la Hejmpasero, kaj ennaturigitaj Rokkolomboj) estas damaĝo por urbokonstruaĵoj; tie nestoj ŝtopas tubojn kaj kanaletojn, kaŭzante akvodamaĝojn ĉe konstruaĵaj eksteroj.[11]
La ordinara minao estas plago en Sudafriko, Nordameriko, Mezoriento, Aŭstralio, Novzelando kaj multaj insuloj de la Pacifiko. Ĝi estas precize problemiga en Aŭstralio. Kelkajn metodojn oni klopodis por kontroli la populacion de tiuj birdoj kaj protekti indiĝenajn speciojn.
Aŭstralio
En Aŭstralio, la ordinara minao estas invadaplago. Ili estas nuntempe ofte la hegemonia birdo en urbaj areoj laŭlonge de la orienta marbordo. En 2008 per populara voĉdonado, tiu specio estis nomata "La plej grava plago/problemo" en Aŭstralio.[14]
La ordinara minao troviĝas nature en Sudorienta Azio, kaj estis unuafoje enmetita en Aŭstralion en Viktorio inter 1863 kaj 1872 en la ĝardenoj de la merkato de Melburno por kontroli insektojn. La birdo ŝajne disvastiĝis al Novsudkimrio (kie ĝi estas nune ege multnombra) pli malpli samtempe, sed la informoj estas necertaj.[15] La birdo estis poste enmetita en Kvinslando kiel predanto de akridoj kaj de la sukerkana skarabo; la kialoj de ties origina enmeto en Viktorio tamen perdiĝis en la historio.[15] Nune la populacioj de ordinara minao en Aŭstralio estas koncentraj laŭlonge de la orienta marbordo ĉe Sidnejo kaj ĉirkaŭaj ĉeurboj, kun pli disaj populacioj en Viktorio kaj kelkaj izolataj komunumoj en Kvinslando.[16]
La birdo povas loĝi kaj reproduktiĝi en ampleksa gamo de temperaturoj, kvankam ĝi prosperas en pli varmaj regionoj. Memeltenaj populacioj de ordinara minao troviĝis en regionoj de pli varmaj monataj temperaturoj ne malpli da 23.2°C kaj pli malvarmaj monataj temperaturoj ne malpli ol -0.4°C, implice ke la ordinara minao povus eventuale disvastiĝi el Sidnejo norden laŭlonge de la orienta marbordo al Cairns kaj okcidenten laŭlonge de la suda marbordo al Adelajdo (kvankam ne al Tasmanio, Darvino, aŭ tra Granda Disiganta Montaro al la aridaj landinternaj regionoj).[17]
Sudafriko
En Sudafriko kie ĝi skapis en naturon en 1902, ĝi iĝis tre ofta kaj ties distribuado estas pli granda kie homa populacio estas pli granda aŭ kie estas pli da homa ĝenado.[18]
Sekvoj sur ekosistemoj kaj homoj
Minaco al indiĝenaj birdoj
La ordinara minao estas trunestumanta specio; tio estas, ili nestumas kaj reproduktiĝas en protektitaj truoj ĉu naturaj en arboj ĉu artefaritaj en konstruaĵoj (ekzemple, enmetitaj fenestrosojloj aŭ malaltaj tegmentorandoj).[19] Kompare al indiĝenaj trunestumantaj specioj, la ordinara minao estas ege agresema, kaj reproduktantaj maskloj aktive defendas areojn de ĝis 0.83 hektaroj (kvankam maskloj en dense loĝataj urbaj areoj tendencas defendi nur la areon tuj ĉirkaŭ ties nestoj).[20]
Tiu agresemo permesis la ordinaran minaon forigi multajn reproduktantajn parojn de indiĝenaj trunestumantaj specioj, tiele malpliiĝante ties reproduktan sukceson. Pli precize la reprodukta indico de indiĝenaj trunestumantaj papagoj de makiso de orienta Aŭstralio malpliiĝis je 80% pro la ordinara minao (kiu eĉ konkurencas kun alia agresema enmetita specio en la areo, nome Eŭropa sturno).[19]
La ordinara minao povas havi ĝis du ripozejojn samtempe, nome provizora somerripozejo ĉe la reprodukta loko (kie la tuta loka masklaro dormas dum somero, la periodo de plej alta agresemo), kaj tutjaran ripozejon kie la ino kovas nokte. Kaj masklo kaj ino de la ordinara minao akre protektas ambaŭ ripozejojn ĉiam, kio forigas la indiĝenajn birdojn.[20]
Minaco al rikoltoj kaj paŝtejoj
La ordinara minao (kiu manĝas ĉefe surgrundajn insektojn, tropikajn fruktojn kiaj vinberoj, prunoj kaj kelkaj beroj kaj, en urbaj areoj, disĵetitaj de homoj manĝeroj)[21] akre minacas la rikoltojn en Aŭstralio de vakcinio, kvankam ties ĉefa minaco estas al indiĝenaj birdospecioj.[22]
En Havajo, kie la ordinara minao estis enmetita por kontroli plagojn de armevermoj kaj agrotoj en rikoltoj de sukerkano, la birdo helpis disvastigi la fortikan fiherbon Lantana camara tra la insulaj herbejoj.[23]
Lowe S., Browne M., Boudjelas S. and de Poorter M..(2000) 100 of the World’s Worst Invasive Alien Species. A selection from the Global Invasive Species Database..The Invasive Species Specialist Group (ISSG), a specialist group of the Species Survival Commission (SSC) of the World Conservation Union (IUCN), Auckland.
Griffin, Andrea S. (2008).“Social learning in Indian mynahs, Acridotheres tristis: the role of distress calls.”, Animal Behaviour75(1), p. 79–89. doi:10.1016/j.anbehav.2007.04.008.
(1978)“A comparative study of the feeding habits of certain species of Indian birds affecting agriculture.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.75(4), p. 1178–1197.
Lowe S., Browne M., Boudjelas S. and de Poorter M. (2000). 100 of the World’s Worst Invasive Alien Species. A selection from the Global Invasive Species Database. The Invasive Species Specialist Group (ISSG), a specialist group of the Species Survival Commission (SSC) of the World Conservation Union (IUCN), Auckland.
Derick S. Peacock, Berndt J. van Rensburg and Mark P. Robertson (2007).“The distribution and spread of the invasive alien Common Myna, Acridotheres tristis L. (Aves: Sturnidae), in southern Africa”, South African Journal of Science103, p. 465–473.
Pell, A.S. & Tidemann, C.R. (1997) "The impact of two exotic hollow-nesting birds on two native parrots in savannah and woodland in eastern Australia", Biological Conservation, 79, 145-153. A study showing native birds being excluded from up to 80% of nesting sites in Canberra, Australia.
Libroj
Kannan, R., and D. A. James. 2001. Common Myna (Acridotheres tristis). In The Birds of North America, No. 583 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
Tezo
Tunhikorn S. Ph.D. (1989). Resource partitioning of four sympatric mynas and starlings (Sturnidae) in Thailand. Oregon State University, United States.
Artikoloj
Baker AJ & Moeed A. (1979).“Evolution in the Introduced New-Zealand Populations of the Common Myna Acridotheres tristis Aves Sturnidae.”, Canadian Journal of Zoology57(3), p. 570–584. doi:10.1139/z79-067.
Baker AJ & Moeed A. (1980).“Morphometric variation in Indian samples of the Common Myna, Acridotheres tristis (Aves, Sturnidae).”, Bijdragen Tot De Dierkunde50(2), p. 351–363.
Baker AJ & Moeed A. (1 May 1987).“Rapid genetic differentiation and founder effect in colonizing populations of Common Mynas (Acridotheres tristis).”, Evolution41(3), p. 525–538. doi:10.2307/2409254.
Bharucha EK. (1989).“Common Myna as a Campfollower of Lesser Whistling Teals.”, Journal of the Bombay Natural History Society86(3).
Bilgin CC. (1996).“First record of the Common Myna (Acridotheres tristis) from Ankara, Turkey.”, Zoology in the Middle East13, p. 25–26.
Bilqees FM, Khatoon N & Haseeb MF. (2004).“Neoechinorhynchotaenia sindhensis N. gen., N. sp. from the bird Acridotheres tristis of Sindh, Pakistan.”, Pakistan Journal of Zoology36(3), p. 207–209.
Chandra S, Agarwal GP & Saxena AK. (1988).“Seasonal Changes in the Population of Mallophaga on Acridotheres tristis.”, Angewandte Parasitologie29(4), p. 244–249.
Chandra S, Agarwal GP & Saxena AK. (1989).“Distribution of Mallophaga on the Body of Acridotheres tristis Aves. Angewandte Parasitologie”30(1), p. 39–42.
Chandra S, Agarwal GP, Singh SPN & Saxena AK. (1990).“Seasonal Changes in a Population of Menacanthus eurysternus Mallophaga Amblycera on the Common Myna Acridotheres tristis.”, International Journal for Parasitology20(8), p. 1063–1066. doi:10.1016/0020-7519(90)90050-W.
Chaturvedi CM & Thapliyal JP. (1979).“Comparative Study of Adrenal Cycles in 3 Species of Indian Birds Athene brama, Acridotheres tristis and Coturnix coturnix.”, Indian Journal of Experimental Biology17(10), p. 1049–1052.
Chauhan RB, Parasharya BM & Yadav DN. (1998).“The food of nestlings of Indian Myna Acridotheres tristis. In Dhindsa, M S [Editor], Rao, P S [Editor], Parasharya, B M [Editor] Society for Applied Ornithology (India) , A. P. Agricultural University, Rajendranagar 500 030, India.”, Birds in agricultural ecosystem, p. 138–148.
Crisp H & Lill A. (2006).“City slickers: Habitat use and foraging in urban Common Mynas Acridotheres tristis.”, Corella30(1), p. 9–15.
Davidar ERC. (1991).“14. Common Myna Acridotheres tristis Linn. Fishing.”, Journal of the Bombay Natural History Society88(2).
Dhanda SK & Dhindsa MS. (1993).“Eviction of ring dove, Streptopelia decaocto, from a nest box by Common Myna, Acridotheres tristis.”, Pavo31(1-2), p. 35–38.
Dhanda SK & Dhindsa MS. (1996).“Breeding performance of Indian Myna Acridotheres tristis in nestboxes and natural sites.”, Ibis138(4), p. 788–791.
Dhanda SK & Dhindsa MS. (1996).“Intraspecific brood parasitism in the Common Myna Acridotheres tristis (Linn.).”, Journal of the Bombay Natural History Society93(1), p. 91–93.
Dhanda SK & Dhindsa MS. (1998).“Breeding ecology of Common Myna Acridotheres tristis with special reference to the effect of season and habitat on reproductive variables.”, Journal of the Bombay Natural History Society95(1), p. 43–56.
Fitzsimons JA. (2006).“Anti-predator aggression in the Common Myna Acridotheres tristis.”, Australian Field Ornithology23, p. 202–205.
Fleischer RC, Williams RN & Baker AJ. (1991).“Genetic Variation within and among Populations of the Common Myna Acridotheres tristis in Hawaii USA.”, Journal of Heredity82(3), p. 205–208.
Gibson AR, Baker AJ & Moeed A. (1 December 1984).“Morphometric Variation in Introduced Populations of the Common Myna Acridotheres tristis an Application of the Jackknife to Principal Component Analysis.”, Systematic Zoology33(4), p. 408–421. doi:10.2307/2413092.
Greig-Smith P. (1982).“Behavior of Birds Entering and Leaving Communal Roosts of Madagascar Fodies Foudia madagascariensis and Indian Mynahs Acridotheres tristis.”, Ibis124(4), p. 529–534. doi:10.1111/j.1474-919X.1982.tb03797.x.
Gupta RC & Goel P. (1994).“On the roosting behaviour of Bank myna, Common Myna and pied myna.”, Geobios21(2), p. 93–100.
Hermes N. (1986).“A Census of the Common Mynah Acridotheres tristis Along an Axis of Dispersal.”, Corella10(2), p. 55–57.
Homan P. (2000).“Excluding the Common Myna Acridotheres tristis from artificial nest boxes using a baffle.”, Victorian Naturalist117(2).
Hone J. (1978).“Introduction and Spread of the Common Myna Acridotheres tristis in New-South-Wales Australia.”, Emu78(4), p. 227–230.
Jadhav BV & Dandawate RR. (2004).“A new species of the genus Lapwingia (Singh 1952) from Acridotheres tristis at Aurangabad, India.”, Uttar Pradesh Journal of Zoology24(2), p. 209–211.
Kumar A, Kumar B, Arora MP, Kumar S & Tyagi R. (2004).“Effect of environmental factors on annual reproductive cycle of female Common Myna Acridotheres tristis.”, Journal of Experimental Zoology India7(2), p. 313–318.
Mahabal A. (1993).“Activity-time budget of Indian myna Acridotheres tristis (Linnaeus) during the breeding season.”, Journal of the Bombay Natural History Society90(1), p. 96–97.
Mahabal A. (1993).“Communal display behaviour of Indian myna, Acridotheres tristis (Linnaeus).”, Pavo31(1-2), p. 45–54.
Mahabal A. (1997).“Communal roosting in Common Mynas Acridotheres tristis and its functional significance.”, Journal of the Bombay Natural History Society94(2), p. 342–349.
Mahabal A, Bastawade DB & Vaidya VG. (1990).“Spatial and Temporal Fluctuations in the Populations of Common Myna Acridotheres tristis Linnaeus in and around an Indian City.”, Journal of the Bombay Natural History Society87(3), p. 392–398.
Mahabal A & Bastawde DB. (1991).“Mixed roosting associates of Indian Myna Acridotheres tristis in Pune City, India.”, Pavo29(1-2), p. 23–32.
Mahabal A & Vaidya VG. (1989).“Diurnal Rhythms and Seasonal Changes in the Roosting Behavior of Indian Myna Acridotheres tristis Linnaeus.”, Proceedings of the Indian Academy of Sciences Animal Sciences98(3), p. 199–210.
Malhi CS. (1987).“Hoarding Behavior in Common Myna Acridotheres tristis.”, Zeitschrift fuer Angewandte Zoologie74(2), p. 247–248.
Mallick B & Sarkar AK. (1982).“Observation on Cadmium Damage in Ovary of Common Myna Acridotheres tristis.”, Proceedings of the Zoological Society35(1-2), p. 23–26.
Martin WK. (1996).“The current and potential distribution of the Common Myna Acridotheres tristis in Australia.”, Emu96, p. 166–173.
Pawar SB & Shinde GB. (2003).“A new species Valipora kallamensis n.sp. (Cestoda: Dilepididae) from Acridotheres tristis at Kallam, India.”, Uttar Pradesh Journal of Zoology23(2), p. 167–169.
Pell AS & Tidemann CR. (1997).“The ecology of the Common Myna in urban nature reserves in the Australian Capital Territory.”, Emu97, p. 141–149. doi:10.1071/MU97018.
Rahman MK & Husain KZ. (1988).“Notes on the Breeding Record of the Common Myna Acridotheres tristis tristis Linnaeus.”, Bangladesh Journal of Zoology16(2), p. 155–158.
Salunkhe PS. (1999).“Albino myna (Acridotheres tristis) near Vita, in Maharashtra.”, Journal of the Bombay Natural History Society96(3).
Sengupta S. (1976).“Food and Feeding Ecology of the Common Myna Acridotheres tristis.”, Proceedings of the Indian National Science Academy Part B Biological Sciences42(6), p. 338–345.
Sood ML & Dang HR. (1978).“Diplotriaena-Bhamoensis a Nematode Infection in Acridotheres tristis and Acridotheres ginginianus.”, Rivista di Parassitologia39(2-3), p. 113–116.
Srivastava R, Kumar S, Gupta N, Singh SK & Saxena AK. (2003).“Path coefficient analysis of correlation between breeding cycles of the Common Myna Acridotheres tristis (Passeriformes: Sturnidae) and its phthirapteran ectoparasites.”, Folia Parasitologica50(4), p. 315–316.
Telecky TM. (1988).“Multiple Parentage in the Permanently Monogamous Common Myna Acridotheres tristis.”, Pacific Science42(1-2), p. 133–134.
Toor HS & Dhindsa MS (1980).“A New Nesting Site of Common Myna Acridotheres tristis in the Punjab India.”, Journal of the Bombay Natural History Society77(2), p. 329–330.
Uniyal DP (2004).“A note on behavioural observation of Rhesus Monkey (Macaca mulatta) and Common Myna (Acridotheres tristis).”, Indian Forester130(4), p. 469–470.