Itala drama filmo de Pier Paolo Pasolini, 1961 From Wikipedia, the free encyclopedia
Accattone estas itala drama filmo de 1961 verkita kaj reĝisorita de Pier Paolo Pasolini. Spite esti filmita laŭ origina scenaro, "Accattone" estas ofte perceptita kiel kinarta adapto de fruaj romanoj de Pasolini, partikulare Ragazzi di vita kaj Una vita violenta.[1] Temas pri la unua filmo de Pasolini kiel reĝisoro, kaj uzas tion kio poste estos konata kiel markilo de la trajtoj de Pasolini; aktoraro de ne-profesiaj aktoroj dungitaj el la loko de la filmado, kaj tema emfazo al malriĉuloj.
Accattone | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Accattone |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1961 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Tonino Delli Colli |
Reĝisoro(j) | Pier Paolo Pasolini |
Produktisto(j) | Alfredo Bini • Cino Del Duca |
Scenaro | Pier Paolo Pasolini • Sergio Citti |
Loko de rakonto | Romo |
Muziko de | Johann Sebastian Bach |
Rolantoj | Franco Citti • Adriana Asti • Stefano D'Arrigo • Nino Russo • Franco Marucci • Polidor • Sergio Citti • Elsa Morante • Mario Cipriani • Adele Cambria • Monica Vitti • Gabriele Baldini • Silvana Corsini • Renato Terra |
IMDb | |
Kvankam multaj homoj surprizis pro la ŝanĝo de Pasolini el literaturo al kino, li jam konsideris ĉeesti en la Centro Sperimentale di Cinematografia en Romo antaŭ la Dua Mondmilito. Pasolini estis kunlaborinta kun Federico Fellini en Le notti di Cabiria kaj konsideris, ke kino estu verkita per realo. La vorto accattone [akkatˈto:ne] estas neformala termino kun la signifo "vagabondo" aŭ "trompulo".[2][3]
Accattone estas historio de prostitutestroj, prostitutoj kaj ŝtelistoj, nome tipoj ankaŭ reprezentataj en liaj romanoj. La vivo de la laboristaj (kaj senlaboraj) malriĉuloj estas priskribita, kontraste al la postmilitaj ekonomiaj reformoj. La elekto, prilaborado kaj reprezentado de la temoj fare de Pasolini estis skandala tiame, same kiel lia svagigo de la linio inter religiaj kaj nereligiaj temoj. Kvankam Pasolini klopodis distanciĝi el neorealismo, la filmo estas konsiderata iel dua-generacie neorealisma, kaj unu kritikisto opiniis, ke la filmo "eble estas la plej seniluziiga" kiun li iam vidis.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.