From Wikipedia, the free encyclopedia
Abu Jakub Jusuf, Abū Yacqūb Yūsuf b., cAbd al-Mū'min al-Manṣūr,[1] (أبو يعقوب يوسف بن عبد المؤمن) aŭ Abu Yaacub Yúsuf (depende de la transliterumado, Abu Ya‘qub Yúsuf) konata ankaŭ kiel Jusuf la 1-a, estis kalifo de almohadoj naskiĝinta en 1138 kaj mortinta en 1184. Li estis filo kaj sukcedanto de Abd al-Mumin, unua kalifo de tiu dinastio de magreba deveno.
Abu Jakub Jusuf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | أبو يعقوب يوسف بن عبد المؤمن | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1137 en Tinmel, Almohadoj | ||||
Morto | 29-an de julio 1184 (46-jaraĝa) en Évora, Reĝlando Portugalio | ||||
Tombo | Tinmel (en) vd | ||||
Etno | berberoj vd | ||||
Ŝtataneco | Maroko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Almohadoj vd | ||||
Patro | Abd al-Mu'min (en) vd | ||||
Infanoj | Abu Yusuf Yaqub al-Mansur (en) , Abdul-Wahid I, Almohad Caliph (en) , Zaynab bent Youssef (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1155, kiam li estis nur ĉirkaŭ deksesjarulo, li estis nomumita de sia patro guberniestro de Sevilo.[1] Lia restado en la urbo faris lin klera homo.[2] En 1159, kiel sevila guberniestro, rezistis la atakon de Muhammad ibn Mardanis (nomita lupa reĝo), kiu estis insurekcia kontraŭ la almohada imperio, en Murcio kaj Valencio.[3] Li restis estre de la regado de Al-Andalus ĝis la morto de sia patro en 1163.[4]
Tiam li iĝis emiro.[5] Li devis fronti ribelojn kaj de tri fratoj kaj de berberaj klanoj, kion li povis venki en 1165.[6] En marto 1168 li iĝis kalifo, post kvin jaroj kiel nur sukcedanto.[7] Konkerinte Ĥaenon, Murcion kaj Valencion, la almohadoj atingis sian pinton en Al-Andalus, sed suferis atakojn de kastilianoj kaj portugaloj.[4] Jusuf establiĝis en Sevilo en 1171, kaj faris ĝis ĉefurbo de sia imperio en Al-Andalus.[8] Tie li ordonis la konstruadon de grandaj vorkoj[9] kiel la boatponto, la dokoj ĉe la Gvadalkiviro, akvedukto, du alkazaboj, la projekto de la ĉefa moskeo, korto en la Alkazaro, la palacoj de Buhaira menditaj al la arkitekto Ahmad Ben Baso, kaj la fonto Caños de Carmona kiu estis ruinaj. Tuj antaŭ sia morto li ordonis la ekkonstruon de la Giraldo, kiel minareto de la sevila ĉefa moskeo.[8]
En 1176, li revenis al Maroko, por fronti ribelojn.[8] En 1183, kastilianoj kaj portugaloj atakis zonojn de Al-Andalus, kaj sieĝis Cáceres. Tial la kalifo arigis armeon en Maroko, kaj revenis al Sevilo la 25an de majo 1184. La 7an de junio alvenis al Badajoz kaj sekvis okcidenten al Santarém kien li alvenis la 27an de junio.[10] Tiu urbo estis bone defendita de Afonso la 1-a de Portugalio kaj komence de julio Al-Mu'min Abu Jakub decidis abandoni la sieĝon antaŭ la tuja alveno de Ferdinando la 2-a de Leono, sed li estis vundita en konfuza retiriĝo kaj mortis.[11] Lia morto malkaŝiĝis ĝis la armeo alvenis al Sevilo kaj oni povis nomumi sukcedanto sian filon Abu Jusuf Jakub al-Mansur.[12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.