From Wikipedia, the free encyclopedia
La plej elstara konstruaĵo de Sevilo, miksaĵo inter gotika kaj baroka arto, estas simbolo de la urbo. Nenia alia konstruaĵo en la urbo povas superi ĝiajn 97,5 metroj alteco.
Giraldo | ||
La Giraldo apud la Sevila Katedralo | ||
turpinto • nacia monumento de Hispanio | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Sevilo | |
Geografia situo | 37° 23′ 10″ N, 5° 59′ 33″ U (mapo)37.38614-5.99238 | |
Religia aliĝo | Islamo | |
Ŝtato | Hispanio | |
Religia statuso | katedralo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitekto(j) | Ahmad ibn Baso Abu-l-Laith As-Siqilli Hernan Ruiz | |
Arkitektura stilo | gotika arkitekturo baroka arkitekturo | |
Jaro de kompletigo | 1184 | |
Karakterizaĵoj | ||
Minareto(j) | 1 | |
Monda heredaĵo | ||
Lando | Hispanio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | ||
Fonto | 383 | |
Geografia situo | 37° 23′ 10″ N, 5° 59′ 33″ U (mapo)37.386111111111-5.9925 | |
Registra historio | ||
Registrado | 1987 (11-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. | ||
Estis la minareto de la antikva moskeo (nun katedralo), la plej antikva parto estis konstruita en jaro 1184, post tertremo en 1365 kaj falo de la supra parto, la kordova arkitekto Hernan RUIZ faris la sonorilejo-n kaj metis statuo-n.
Tiu kvar-metra statuo donas ĝian nomon al Giraldo ĉar funkcias kiel vento-montrilo kaj turniĝas (hispane turniĝi=girar).
De la 29-an de decembro de 1928 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kune kun la apuda Katedralo
Sur la pinto de la turo staras bronza statuo alta proksimume 3,5 metrojn, kiu havas inkluzive sian soklon altan je 4 metroj pezon de proksimume. 1.300 kilogramoj. Ĝin verkis inter 1566 kaj 1568 Bartolomé Morel laŭ modelo de Juan Bautista Vázquez. En 1997 oni anstataŭis la originalon pro riparo pretertempe per iom pli malpli peza kopio, kiu nun troviĝas antaŭ la portalo de la katedralo.
Je la statuo nomata Giraldillo temas pri virina figuro vestita per tuniko, tenanta per unu mano palmobranĉon kaj per la alia flagstangon kun kruca finaĵo, ĉe kiu flirtas militflago. Oni supozas, ke la konceptadon inspiris statuoj de la diinoj Atena aŭ Minerva. Oni komprenas ĝin kiel enkarniĝo de la triumfanta kristana kredo (Sankta Fides, hispane Santa Fé) post la rekonkero de Andaluzujo kaj la forpelo de la Maŭroj.
La nomo Giraldillo deduktiĝas de la hispana vorto girar (turniĝi), ĉar la statuo kun ventoflago turniĝas per la vento. De Giraldillo siaflanke deduktiĝas la nomo Giralda kiel nomo por la tuta turo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.