regiono de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Abruco (itale Abruzzo [abrutco]), ankaŭ konata kiel Abruzo aŭ Abruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio.
Abruco | |
itale Abruzzo | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | ABR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 10 794 km² |
Ĉefurbo: | L'Aquila |
Loĝantaro: | 1 308 451 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 121 loĝ./km² |
Provincoj: | L'Aquila, Chieti, Pescara, Teramo |
Komunumoj: | listo de 305 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 13 |
Prezidanto: | Marco Marsilio (en 2024) 2014-05-25 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 308 451 loĝantoj sur areo de 10 831,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 121 loĝantoj/km².
Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude. La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.
Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.
Escepte de mallarĝa marborda strio, ĝi estas regiono monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj.
En ĝia teritorio situas la jenaj naturaj parkoj:
La rivero Liri fluas tra Abruco.
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Pescara | Provinco Pescara | 122 400 loĝ. |
2 | L'Aquila | Provinco L'Aquila | 72 200 loĝ. |
3 | Chieti | Provinco Chieti | 55 300 loĝ. |
4 | Teramo | Provinco Teramo | 52 800 loĝ. |
La plej vasta provinco estas la provinco de Chieti, kiu estas ankaŭ unu el la plej vastaj italaj provincoj. Ĝi enhavas pli ol 100 municipoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.