etiopa ĉefministro kaj Nobel-premiito pri paco From Wikipedia, the free encyclopedia
Abiy Ahmed Ali (amhare አብይ አህመድ አሊ, en Oroma lingvo: Abiyyii Ahimad Alii, ofte mallongigita al Abiy Ahmed aŭ pli simple Abiy; naskita la 15-an de aŭgusto 1976) estas politikisto el Etiopio kiu servis ekde la 2-a de aprilo 2018 kiel la kvara[1] kaj nuna ĉefministro[2] de la Federacia Demokratia Respubliko Etiopio. En 2019 li ricevis la Nobel-premion pri paco. En oktobro 2021, Abiy Ahmed oficiale ĵuris por dua 5-jara oficperiodo.
Abiy Ahmed | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
አብይ አህመድ አሊ | |||||
Naskonomo | Abiy Ahmed Ali | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1976 (48-jaraĝa) en Beshasha | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | oroma • amhara • tigraja vd | ||||
Ŝtataneco | Etiopio vd | ||||
Alma mater | Adis-Abeba Universitato vd | ||||
Partio | Partio de Prospero Oromo Democratic Party (en) Ethiopian People's Revolutionary Democratic Front (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zinash Tayachew (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1991– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas ankoraŭ proparolanto de la reganta EPRDF (Etiopia Popola Revolucia Demokratia Fronto)[3] kaj de la ODP (Oroma Demokratia Partio) (kiu estas unu el la kvar koaliciaj partioj de la EPRDF).[4] Abiy estas ankaŭ elektita membro de la Etiopia parlamento, kaj membro de la plenumkomitatoj de la ODP kaj de la EPRDF.
La 11-an de oktobro 2019 Abiy Ahmed Ali ricevis la Nobel-premion pri paco pro streboj por akiri pacon kaj internacian kunlaboradon, kaj precipe pro agado por solvi la landliman konflikton kun najbara Eritreo[5].
Inter la ĉefa politikaj atingoj kiujn li iniciatis, troviĝas :
En oktobro 2018, Abiy Ahmed prezentis sian novan kabineton, el kiu duono konsistas el virinoj. Laŭ Abiy, virinoj estas malpli koruptaj ol viroj. Okaze de la nomumo de Sahle-Work Zewde kiel ŝtatprezidentino je la favoro de Abiy, lia stabestro pepis : "En patriarka socio kiel la nia, la nomumo de ina stabestro ne nur estas la estonta referenco, sed fariĝas ankaŭ normala ke virinoj estas decidantoj en la publika kampo"[7].
La 1-an de novembro 2018, je propono de Abiys, la lando ankaŭ havas por la unua fojo virinon kiel ĉefa juĝisto. La parlamento unuanime nomumis Meaza Ashenafi kiel prezidanton de la Supera Kortumo[8].
Malgraŭ la pacprocezo kun la Oroma Demokratia Pario, aliaj etnaj konfliktoj kreskis en Etiopio. Ankaŭ misuzoj fare de la sekurecaj fortoj, devigis pli ol du milionoj da personoj fuĝi. En provo ĉesigi la agresojn, Abiy Ahmed kaj la etiopa parlamento starigis repaciĝan komisionon la 26-an de decembro 2018. La komisiono devos aŭskulti ĉiujn partiojn, organizi repaciĝajn seminariojn sed ankaŭ "enketi por identigi la kaŭzojn de disputoj kaj malobservoj de homaj rajtoj ... Oni konsideros la socian kuntekston de la viktimoj kaj de la agresantoj ", sed ĝiaj celoj kaj konkludoj restas tre malprecizaj. La Respublika Gvardio formale establita la 23-an de decembro 2018 estis parte kreita por protekti registarajn oficistojn kontraŭ etnaj agresoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.