viro en la Biblio kaj la Korano; frato de Moseo From Wikipedia, the free encyclopedia
Aaron, aŭ Esperante Aarono,[1] estas nomo el hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio.
Aarono | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | La Princo de Egipto Korano Eliro Levidoj Nombroj Readmono |
Informoj | |
Eble sama | Aarono laŭ Islamo |
Sekso | vira |
Religio | Moseismo |
Posedaĵo | Aaron's rod |
Okupo | koheno • profeto |
Patro | Amram |
Patrino | Joĥebed |
Gefratoj | Mirjam • Moseo |
Edzo/Edzino | Eliŝeba |
Infanoj | Eleazar • Itamar • Nadab • Abihu |
La biblia Aarono estis laŭ la Biblio pli aĝa frato de Moseo. Informoj pri tiu Aaron sole venas de religiaj tekstoj, kiel la Biblio kaj la Korano.
La biblia Aarono frue vivis en la orientaj bordaj teritorioj en Antikva Egiptio,[2] kaj eble naskiĝis en 1396 a. K..[3] Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis fratinon pli maljunan ol si, Mirjam, kaj fraton je tri jaroj pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Laŭ la Biblio, li mortis 123-jaraĝa (Nombroj 33:39) en 1274 a. K..[4]
Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.
Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj, de tiam eblis nomiĝi מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" – septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22). Dio indikis ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn futurajn superajn sacerdotojn.
Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la Egipta.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.