73-a SAT-Kongreso 2000
kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 73-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Moskvo inter la 15-a kaj la 23-a de julio 2000. Ĝin partoprenis 125 personoj el 13 landoj. La asocio mem pripense atentigis, ke "en Moskvo, kiu dum multaj jaroj estis fermita por SAT, kiam finfine tie eblis kongresi, kolektiĝis la plej malgranda kvanto de kongresanoj dum la tuta historio de la asocio".[1]
Rapidaj faktoj
Fermi
Parton de la kongreso partoprenis la organizanto de la sekvajara SAT-kongreso en Hungario, Tibor Szabadi. Li kaj urbestro de Nagykanizsa, s-ro Tüttö, venis speciale por inviti la kongreson kaj kunportis bele preparitajn esperantlingvajn informilojn pri la urbo kaj provizorajn aliĝilojn.