memstudaj institucioj de supera eduko From Wikipedia, the free encyclopedia
42 estas privata institucio de superedukado pri informadiko, kiu estis fondita de Xavier Niel, Nicolas Sadirac (eksa administra direktoro ĉe Epitech) [1], Kwame Yamgnane kaj Florian Bucher (eksaj oficiroj ĉe Epitech) [2]. La lernejo malfermiĝis en Parizo en 2013.
42 | ||
---|---|---|
42 | ||
organizaĵo pri edukado lernejo | ||
Komenco | 2013 vd | |
Lando(j) | Francio • Portugalio • Belgio • Svislando • Turkio • Singapuro • Malajzio • Kanado • Brazilo • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Luksemburgo • Nederlando • Italio • Hispanio • Maroko • Madagaskaro • Germanio • Ĉeĥio • Aŭstrio • Finnlando • Jordanio • Armenio • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj • Aŭstralio • Tajlando • Japanio • Sud-Koreio • Libano • Angolo • Palestino • Pollando vd | |
Situo | Parizo | |
Moto | Born2code | |
Fondinto(j) | Xavier Niel • Kwame Yamgnane • Florian Bucher • Nicolas Sadirac vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
La lernejo havas neniujn profesorojn kaj estas malferma seninterompo, 24/7. Studentoj estas trejnita tra koleg-al-kolega pedagogio kaj projekto-bazita lernado.
La nomo de 42 estas referenco al la libro La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio de brita aŭtoro Douglas Adams: en la libro, 42 estas la Respondo al la Lasta Demando de Vivo, la Universo, kaj Ĉio.
Iu ajn 18-jara aŭ pli povas registriĝi kiel kandidato en la retejo [3].
La elektprocezo komenciĝas per kelkaj atento- kaj logiktestoj dizajnitaj por taksi la kapablon de persono lerni programadon.
Sekvas dua elekto nomata Piscine 'Swimming Pool' (france: naĝejo ): Kvarsemajna antaŭkurso en la C programlingvo [4].
Post Piscine, IT-trejnado daŭras du ĝis kvin jarojn. La lerneja didaktiko estas inspirita de modernaj instrumetodoj kiuj inkluzivas kunularan pedagogion, projekt-bazitan lernadon kaj memhelpon. Tiamaniere, la studentoj devus subteni unu la alian en sia lernado. Alia specialaĵo estas la formo de instruado organizita en projektoj kaj la ebleco uzi la trejnejojn dum la tuta tago. Dum lerneja tempo, studentoj devas plenumi staĝojn. Por kvalifiki por staĝo, studento devas esti kompletiginta certan nombron da projektoj kaj trapasinta kvin ekzamenojn.
Komence de la trejnado, la fokuso estas sur Unikso kaj la C-programlingvo.
Oni poste laboras kun PHP, C++, OCAML, inter aliaj. Por iuj projektoj la programlingvo povas esti libere elektita. La trejnado ankaŭ koncentriĝas pri artefarita intelekto kaj komputila sekureco aŭ kodumado-hakado [4]. La lernejo ankaŭ formis partnerecojn kun aliaj lernejoj (ekz. dezajno kaj fakaj lernejoj) kaj la hakatona okazaĵo. Tio permesas al studentoj eniĝi en kunlaboroj kun membroj de aliaj lernejoj.
Post sukcese plenumi la unuan staĝon, studentoj havas la eblon translokiĝi al alia lernejo en la 42-reto.
En redakciartikolo Xavier Niel 42 prezentis kaj referencas al la eduka sistemo en Francio [5].
|
Anoncita la 26an de marto, 2013, 42 estis malfermita en Parizo la 15an de julio, 2013, por la elekta fazo nomita La Piscine (la naĝejo).
la 17an de majo, 2016, 42 anoncis planojn malfermi duan universitatejon en Fremont, Kalifornio [6]. La Fremont universitatejo estis fermita en 2020 [7].
Aktuale en 2023, 47 universitatejoj estis malfermita en 26 landoj [8]. Krom la oficiala universitatejo en Parizo, Francio, la lerneja modelo estis adoptita en Liono, Reims kaj Mulhouse, Francio, tiel kiel en Hispanio, Rumanio, Sud-Afriko, Ukrainio, Bulgario, Moldavio [9], Belgio, Rusio, Maroko, Nederlando, Indonezio, Finnlando [10], Germanio [11], Adelaide, Aŭstralio [12], Armenio [13], la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj [14], Londono [15], Kebekio, Kanado [16], Bankoko [17], Florenco [18], Romo [19], Lausanne, Svislando [20] kaj Turkio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.