La 28-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2701 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2800. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.
◄ |
2-a jarmilo |
3-a jarmilo
◄ |
26-a jarcento |
27-a jarcento |
28-a jarcento
| 29-a jarcento
| 30-a jarcento
2700-aj jaroj |
2710-aj jaroj |
2720-aj jaroj |
2730-aj jaroj |
2740-aj jaroj |
2750-aj jaroj |
2760-aj jaroj |
2770-aj jaroj |
2780-aj jaroj |
2790-aj jaroj
Astronomiaj eventoj
Listo de rimarkindaj sunaj eklipsoj
- La 21-an de julio 2707: suna eklipso,[1] (5 min 48 s), de saros-ciklo 157.
- La 31-an de julio 2725: suna eklipso,[2] (5 min 57 s), de saros-ciklo 157, la plej longa de ĉi tiu serio.
- La 12-an de aŭgusto 2743: suna eklipso,[3] (5 min 56 s), de saros-ciklo 157.
- La 31-an de julio 2744: suna eklipso,[4] (5 min 59 s), de saros-ciklo 167.
- La 12-an de aŭgusto 2762: suna eklipso,[5] (6 min 11 s), de saros-ciklo 167.
- La 22-an de aŭgusto 2780: suna eklipso,[6] (6 min 16 s), de saros-ciklo 167, la plej longa de ĉi tiu serio.
- La 2-an de septembro 2798: suna eklipso,[7] (6 min 14 s), de saros-ciklo 167.
Aliaj fenomenoj
- La 8-an de septembro 2729: La distanco inter Marso kaj la Tero atingos novan rimarkindan minimumon, je 55 651 033,122 km.
La renkonto iomete pli proksimos (nur je 549 km) ol la antaŭa de la 8-a de septembro 2650. [8] - La 15-an de junio 2733: pasado de Venuso.
- La 13-an de junio 2741: pasado de Venuso.
- En 2742: Triobla konjunkcio de Marso kaj Jupitero.
- En 2744: Triobla konjunkcio de Marso kaj Jupitero.
- En 2761: Triobla konjunkcio de Marso kaj Saturno.
- La 3-an de decembro 2781: Je 06:45 Universala Tempo Venuso kaŝos Neptunon.
- En 2791: Triobla konjunkcio de Marso kaj Jupitero.
- En 2794/2795: Triobla konjunkcio de Jupitero kaj Saturno.
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.