![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/StabiBerlin2018.jpg/640px-StabiBerlin2018.jpg&w=640&q=50)
Ŝtata Biblioteko en Berlino
biblioteko en Berlino, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Biblioteko en Berlino (germane Staatsbibliothek) estas institucio de Stiftung Preußischer Kulturbesitz (Fondaĵo Prusa Kulturposedaĵo). Ĝi estis fondita en 1661 de la brandenburgia princo-elektisto Frederiko Vilhelmo kaj posedas dokumentojn el ĉiuj sciencaj branĉoj, lingvoj, epokoj kaj landoj kun la fokuso al sociaj kaj socialaj sciencoj. La dokumentoj plejparte troviĝas en magazenoj. Oni povas serĉi en la elektronika katalogo kaj mendi. La uzo de ĉiuj ofertoj de la biblioteko eblas por personoj ekde la aĝo de 16 jaroj. Hodiaŭ la Ŝtata Biblioteko en Berlino apartenas al la plej grandaj bibliotekoj de Germanio kaj la plej gravaj de la mondo. Kun siaj historiaj kolektoj ĝi estas Universala Biblioteko. La du gravaj domoj situas Unter den Linden 8 kaj Potsdamer Straße 33.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/StabiMitte_1a.jpg/640px-StabiMitte_1a.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Staatsbibliothek_zu_Berlin_Haus_2.jpg/640px-Staatsbibliothek_zu_Berlin_Haus_2.jpg)
Grandaj trezoroj de la mondkulturo kaj de la naciaj kulturheredaĵo estas konservataj de sciencistoj kaj bibliotekistoj – interalie la plej granda Mozart-kolekto de la mondo, 80 % de ĉiuj aŭtografoj de Johann Sebastian Bach, la 5-a kaj 9-a sinfonioj de Ludwig van Beethoven, Decamerone de Boccaccio, la teksto de la germana nacia himno en la manskribo de Hoffmann von Fallersleben, unu el tre maloftaj presaĵoj de la 95 tezoj de Martin Luther, aŭtografoj kaj postlasaĵoj de famaj sciencistoj kaj historiaj gazetoj el la tuta mondo.