![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/Wuerttembergische_landesbibliothek_2005_05a.jpg/640px-Wuerttembergische_landesbibliothek_2005_05a.jpg&w=640&q=50)
Ŝtata Biblioteko de Virtembergo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Biblioteko de Virtembergo (germane Württembergische Landesbibliothek aŭ WLB) estas unu el la du deponaĵbibliotekoj de Baden-Virtembergo, Germanio kaj situas en Stutgarto (la alia estas la Ŝtata Biblioteko de Badeno en Karlsruhe). Ĝiaj radikoj estas en la ĉefbiblioteko de la historia Duklando de Württemberg. La biblioteko havas 3.8 milionojn da ekzempleroj kaj estas la kvara plej granda en la federacia ŝtato de Baden-Virtembergo, post la bibliotekoj de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo, la Universitato de Hajdelbergo kaj la Universitato de Tübingeno. La biblioteko havas grandan kaj gravan kolekton de manuskriptoj de la Mezepoko, inkluzive de proksimume 7,000 inkunabloj (libroj presitaj sufiĉe proksime post la invento de la presejo ĝis la jaro 1500) same kiel la plej granda kolekto en la mondo de Biblioj.
Ŝtata Biblioteko de Virtembergo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
biblioteko ![]() | |||||
Komenco | 11-a de februaro 1765 vd | ||||
Geografia situo | 48° 46′ 38″ N, 9° 11′ 6″ O (mapo)48.77729.18506 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Situo | Stuttgart-Mitte | ||||
Adreso | Konrad-Adenauer-Straße 8, 70173 Stuttgart | ||||
| |||||
Membro de | Kalliope (en) ![]() South-West German Library Network (en) ![]() Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj ![]() | ||||
Direktoro | Rupert Schaab (de) | ||||
| |||||
Notoj | Akademia kaj Regiona bibliotekod:Q20057682 Tuta stoko: pli ol 6 milionoj da amaskomunikilaj unuoj | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ISIL | DE-24 (.) | ||||