Ŝtata Biblioteko de Viktorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Biblioteko de Viktorio estas la centra biblioteko de la ŝtato de Viktorio, Aŭstralio, lokita en Melbourne. Ĝia teritorio estas limigita per la stratoj Swanston, La Trobe, Russell kaj Eta Lonsdale, kaj situas en la norda centro de la centra komerca distrikto de la urbo. La biblioteko posedas pli ol 2 milionojn da libroj kaj 16 000 pliajn dokumentarojn, inkluzive de la taglibro de la urbaj fondintoj, John Batman kaj John Pascoe Fawkner, kaj la notojn de la brita maramea kapitano James Cook. Ĝi ankaŭ gastigas la originalan kirason de Ned Kelly, irlandandevena aŭstraliano, kiun iuj lokuloj konsideras simpla krimulo, sed aliaj heroigis lin al simbolo de rezisto de la alkontinente alvenintaj irlandanoj kontraŭ la aŭstraliaj britoj.
- Ŝtata Biblioteko de Viktorio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Ŝtata Biblioteko de Viktorio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj biblioteko • biblioteka konstruaĵo, Komenco ...
Ŝtata Biblioteko de Viktorio | ||
---|---|---|
biblioteko • biblioteka konstruaĵo | ||
Komenco | 1854 vd | |
Geografia situo | 37° 48′ 35″ S, 144° 57′ 54″ O (mapo)-37.8098144.965 | |
Lando(j) | Aŭstralio vd | |
Situo | City of Melbourne | |
Adreso | 328 Swanston Street, Melbourne, Victoria 3000 | |
| ||
Membro de | Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Aŭstralio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |