Ŝanhaja Kunlabora Organizo
internacia organizaĵo en Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ĉine: 上海合作组织; ruse Шанхайская организация сотрудничества), ŜKO aŭ angle SCO pri Shanghai Cooperation Organization, estas regiona internacia organizo.
Ŝanhaja Kunlabora Organizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
interregistara organizaĵo | |||||
Komenco | 14-a de junio 2001 vd | ||||
Sidejo | Pekino | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Zhang Ming (en) (2022–) Vladimir Norov (en) (2019–2021) Rashid Alimov (en) (2016–2018) Dmitry Mezentsev (en) (2013–2015) Muratbek Imanaliyev (en) (2010–2012) Bolat Nurgaliyev (en) (2007–2009) Zhang Deguang (en) (2004–2006) vd | ||||
Lingvoj |
class="wikidata-content" | rusa lingvo | ||||
Filioj | Regional Anti-Terrorist Structure (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.
Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜKO la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.
Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.
Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganio, Belorusio, Irano kaj Mongolio.