From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥanpur, urdue خانپور estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Rahim Jar Ĥan, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Ĥanpur | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 308 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 39′ N, 70° 40′ O (mapo)28.64713570.661995 [+] | ||
Areo | 3065 km² ( 306 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Ĥanpur situas sur ebenaĵo en la orienta parto de la lando. Bahavalpur troviĝas 129, Sukur (Pakistano) 206, Fajsalabado 388, Lahoro 481, Karaĉio 556, Rawalpindi 596, Peŝavaro 602, Islamabado 609 kilometrojn (aere) .
Ĥanpur estis fondita en 1806?. En 1973 granda inundo kaŭzis detruojn.
En Ĥanpur la loĝantaro aktive okupiĝas pri agrikulturo, sukerkanoj, kotonoj mangoj estas kreskigitaj proksime de la urbo. Iam tekstila uzino funkciis en la urbo, nun nur sukerproduktejo.
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
31 465 | 49 235 | 70 589 | 117 764 | 160 308 | 156 152 |
La loĝantaro de la urbo kreskis preskaŭ kvaroble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,3%, simila al la nacia mezumo.
Ĥanpur situas laŭ la arteria fervojo Karaĉio-Peŝavaro konstruita en la 1880-aj jaroj.
Ĥanpur situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La averaĝa temperaturo estas 25,1 °C. En majo kaj junio estas pli ol 40 °C. Inter decembro-februaro malofte frostas. La jara precipitaĵo estas 97 mm. En ĉiu monatoj pluvas nur simbole, escepte inter julio kaj aŭgusto, tiam estas musono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.