urbo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝenevo (france Genève [ʒəˈnɛv], germane Genf [ɡɛnf], itale Ginevra [d͡ʒiˈne:vra], romanĉe Genevra [d͡ʒeˈne:vra]) estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano.
Ĝenevo | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbego • komunumo en Svislando | |||||
Kantono | Ĝenevo | ||||
Distrikto | Ne estas distriktoj en la Kantono Ĝenevo | ||||
Koordinatoj | 46° 12′ N 6° 9′ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 185 726 | ||||
Areo | 15,86 km² | ||||
Alteco | 375 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1200 | ||||
Komunumkodo | 6621 | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 203 840 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 12 804 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | CH1903: 500533 / 117323 (mapo)46.26.15 [+] | ||||
Alto | 373,6 m [+] | ||||
Areo | 15,92 km² (1 592 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Geneva [+] | |||||
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 203 840 loĝantoj sur areo de 15,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 804 loĝantoj/km². La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.
En 1998 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Ĝenevo.
En 1905 fondiĝis la Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto komence estas Henri Dubois.
En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925. Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo.
En 1922 la kantono Ĝenevo invitis la unuan Tutmondan Konferencon pri Instruado de Esperanto.
En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.
En 2007 Ĝenevo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
En 2008 okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj komuna simpozio de UN kaj UEA pri lingvaj rajtoj.
En la jaro 2009 la urbo mem renovigis kaj denove inaŭguris la memorŝildon pri Zamenhof en la Strato Vieux-Collège 12. Tiu memorŝildo rememorigas pri la veno de Zamenhof al la urbo Ĝenevo en la jaro 1905. En Ĝenevo troviĝas la esperanto-klubo La Stelo kaj la esperanto-klubo Espéranto Genève-Régions Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.