From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝatoi, urdue جتوئ estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Muzafargaro, kie Ĝatoi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Ĝatoi | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 31′ N, 70° 51′ O (mapo)29.516770.85 [+] | ||
| |||
| |||
Ĝatoi situas inter riveroj Induso kaj Ĉenabo sur ebenaĵo en mezo de la lando . Multano troviĝas 96, kantona sidejo Muzafargaro 125, provinca ĉefurbo Lahoro 225, Ravalpindio 320, ĉefurbo Islamabado 333, Peŝavaro 358, Karaĉio 834 km-ojn (aere) .
Dum dominado de britoj la policejo kaj la stacidomo konstruiĝis.
Ĝatoi estas agrikultura urbo kun tre fekunda grundo kaj akvo helpe de kanala sistemo. Oni rikoltas du aŭ trifoje en jaro. Gravaj kultivaĵoj estas kotonoj, tritikoj, sukerkanoj, rizoj, sunfloroj kaj fruktoj.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
8 068 | 21 422 | 38 986 | 109 424 |
La loĝantaro pliiĝis pli ol kvinoble inter 1981 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017, la meza jara kresko estis 5,6%, tre multe pli alta ol la tutlanda mezumo (2.4%).
Al Ĝatoi kuras 4 vojoj, aŭtovojo mankas. La plej proksima internacia flughaveno en Multano funkcias.
Ĝatoi havas aridan klimaton kun tre varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza pluvokvanto estas pli ol 100 milimetroj. Foje polvoŝtormoj okazas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.