respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉuvaŝio (ĉuvaŝe Чӑваш Ен [Ĉavaŝ Jen]), aŭ Ĉuvaŝujo, Ĉuvaŝa Respubliko, estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio. Laŭ la stato de 2021 en la respubliko vivis 1 207 875 loĝantoj sur areo de 18 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km². En 2002 estis 1,3149 milionoj loĝantoj, inter ili 906 mil ĉuvaŝoj (vidu ankaŭ ĉuvaŝa lingvo), la aliaj - rusoj, tataroj, mordovoj, ukrainoj, marioj. La respubliko havas 9 urbojn, 21 regionajn distriktojn (rajonojn) kaj 1 727 vilaĝojn.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Ĉeboksari |
Prezidanto | Oleg Nikolajev (ekde 29-a de januaro 2020) |
Fondita | 24-a de Junio 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 251 619 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 68 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Ĉuvaŝa, rusa |
Etnoj | ĉuvaŝoj (65,1 %) rusoj (25,8 %) tataroj (2,7 %) mordvoj (1,0 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 18 343 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 428000–429999 |
Aŭtokodoj | 21, 121 |
OKATO | 97 |
ISO 3166-2 | RU-CU |
Retpaĝaro | www.cap.ru |
En la cara Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio troviĝis en du gubernioj: Simbirska kaj Kazana. La 24-an de junio 1920 estis fondita Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu la 21-an de junio 1925 estis transformita je Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj en ekde 1992 - Ĉuvaŝa Respubliko. En 1993 en la Respubliko estis elektita la unua prezidento - Nikolaj Fedorov. Li funkcias kiel prezidento ekde la 21-a de januaro 1994 kaj estas reelektita en la elektoj de 1997 kaj 2001 kaj refoje nomumita laŭ la dekreto de la rusia prezidento en 2004 por sekva 4-jara periodo.
En novembro 1994 estis elektita la Ŝtata Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Ekde tiam ekzistas certa konflikto inter la prezidento kaj la Ŝtata Konsilio.
La ĉefaj sektoroj de la industrio estas: maŝinkonstruado kaj metalprilaborado (44,1%), energetiko (12%), nutra industrio (14,2%), kemio (9,8%), leĝera industrio (8 %).
Ekde la 25a de aprilo 2009 (la tago de la ĉuvaŝa lingvo) funkcias Nacia Radio de Ĉuvaŝio.
Urboj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
Distriktoj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR) estas konata en la Esperanto-mondo pro grandaj regularaj Lingvaj Festivaloj, kiujn ĝi organizas en Ĉeboksaro ekde 1996-a jaro kaj helpas okazigi en la tuta mondo. Ekde novembro 2009 Asocio havas ankaŭ plenkreskulan branĉon
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.