Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Imperiestro Jongle (ĉine 永樂) (n. la 2-an de majo 1360 - m. la 12-an de aŭgusto 1424), naskita nomo Ĝu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de Ĉinio de 1402 ĝis 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo".
Li estis la Princo de Jan (燕王), posedante armean bazon en Bejping (Běipíng). Li iĝis konata kiel Ĉengzu (Chengzu) de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro Hongŭu (Hóngwǔ).
Li translokigis la ĉefurbon de Nankino (Nanjing) ĝis Pekino (Beijing) kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj konstruita la Malpermesita Urbo tie. Post ĝia kadukeco kaj neuzado dum la Juan-dinastio kaj la regado de Hongŭu, la Imperiestro Jongle riparis kaj malfermis la Grandan Kanalon de Ĉinio kaj fondis la novan ĉefurbon de Pekino (Beijing) en la nordo kun stabila fluo de varoj kaj sudaj nutrovaroj. Li komisiis la plej multajn el la esploradaj mar-vojaĝoj de Ĉeng He. Dum lia regado la monumenta Enciklopedio de Jongle estis kompletigita.
Jongle estas entombigita en la Kangling tombo, la centra kaj plej granda Ming-dinastia maŭzoleo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.