ponto ĉe Tokio, Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉielarka Ponto (japane レ イ ン ボ ー ブ リ ッ ッ ジ) estas pendoponto trans la norda Golfo de Tokio, inter Ŝibuja en Minato, kaj la artefarita insulo Odaiba .
Ĉielarka Ponto | |||||
---|---|---|---|---|---|
レインボーブリッジ | |||||
pendoponto double-decker bridge (en) road-rail bridge (en) | |||||
Bazaj datoj | |||||
Arkitekto | Kawasaki Pezaj Industrioj vd | ||||
Estiĝo | 1993 | ||||
Malfermo | 26-a de aŭgusto 1993 | ||||
Lando | Japanio vd | ||||
Situo | Kvartalo Minato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 35° 38′ 11″ N, 139° 45′ 49″ O (mapo)35.636388888889139.76361111111 | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Konstrulaboroj sur la ponto komenciĝis en 1987 kaj finiĝis en 1993 . La longo de la ponto estas 798 metroj. Ĝia oficiala nomo estas "Tokio konektanta ponto - Daiba vojo 11 de la Ŝoto Ŝoseo", sed ĝia nomo estas "Ĉielarka Ponto" donita al ĝi de la publiko. La bazkoloro de la turoj subtenantaj la ponton estas blanka, kiu estis elektita por krei ekvilibron kun la urbosilueto de centra Tokio, kiel vidite de Odaiba. Lampoj estas munitaj sur dratoj kiuj subtenas la ponton, kaj lumas ĉiunokte en tri malsamaj koloroj: ruĝa, blanka kaj verda. La energio necesa por funkciigi la lampojn estas akirita per suna energio kiu estas akumulita dum la tago.
La ponto povas esti atingita piede per Tamachi Stacio (Orienta Japana Fervoja Kompanio ) aŭ per Ŝibuja-Poto Stacio ( Eurikamomi ).
La Ĉielarka Ponto inkluzivas tri transportvojojn sur siaj du niveloj. La supra nivelo portas la aŭtovojon, dum la subaĵo inkludas la eurikamomi, la piedirandan vojon, kaj parton de la tokia distrikta ŝoseo 482. Antaŭe, vojo 482 estis pagvojo, sed pro opozicio la paspago estis aboliciita. Bicikloj kaj malpezaj motorcikloj ne estas permesitaj sur la piedira vojo kaj ĝenerale sur la malsupra vojo. Simila malpermeso validas ankaŭ por motorcikloj ĝenerale.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.