Ásotthalom [Aŝothalom] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Mórahalom.
Ásotthalom | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6783 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 682 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 12′ N, 19° 47′ O (mapo)46.219.783333333333 [+] | ||||
Areo | 112,54 km² (11 254 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ásotthalom [+] | |||||
Bazaj informoj
- Areo: 123 km²
- Loĝantaro: 4150
- Poŝtkodo: 6783
- Telefonprefikso: 63
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la serba landlimo sen limpasejo, ĉefvojo Szeged-Baja preteriras.
Historio
La loko unuafoje aperis en 1760, en 1778 ankaŭ la nomo aperis. Tiutempe la kampoj apartenis al Szeged. Poste multe da farmoj kaj farmocentroj formiĝis. Post la granda inundo en Szeged okazinta en 1879 oni disdonis multe da parceloj kaj kreskiĝis serio da farmoj. Inter 1919-1922 la serboj okupis la regionon. La nuna vilaĝo restis hungara, sed apud la novaj limoj. En 1950 en la regiono formiĝis 5 vilaĝoj: Ásotthalom, Domaszék, Mórahalom, Ruzsa kaj Zákányszék. Post unu jaro Ásotthalom ricevis elektran kurenton, poste kolĥozoj formiĝis. Tiutempe 8000 da homoj loĝis tie. En 1968 la komunumo havis la rangon limogarda vilaĝo. Impona sportejo konstruiĝis en 1992.
Vidindaĵoj
- netuŝita arbaro ekde 1886
- maljuna poplo nomata pri fama bandito Rózsa (rOĵa)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Ásotthalom) de 1930
- marĉa herbejo kun maloftaj kreskaĵoj
- kapelo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1937
- banejo
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, klubo de maljunuloj, interreta ĉambro.
Fontoj
Famuloj
En Ásotthalom naskiĝis restaŭristo Vilmos Osgyányi.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.