Okcidenta kanono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidenta kanono (malnovgreka (κανών) kaj araba (قانون) signifas "leĝo", "kriterio" aŭ "modelo") estas la korpuson de artaj kaj literaturaj verkoj kiuj formis la tiel nomitan altan kulturon en la okcidenta civilizo. Ĉu pro kvalito, originaleco, aŭ pro apartaj trajtoj kaj formaj kaj enhavaj, tiuj verkoj elstaris en okcidentaj historio, arto kaj kulturo, sen perdi validon nek iĝi eksmodaj.
En la fako de literaturo plej ofte oni parolas pri literatura kanono kiu estas kolekto de ŝlosilaj verkoj en literaturo, kiuj povas foje ankaŭ reprezenti filozofiajn, politikajn aŭ religiajn ideologiojn, ke la kulturo de kiu ili venis estas konsiderata bazŝtono en ĝia ekesto [1].
La korpuso de verkoj kiuj formas la okcidentan kanonon enhavas literaturajn kaj artajn verkojn de ajna de la nomitaj Belartoj (termino kiu inkludas fakojn kiel la poezio,[2] la danco[3] kaj la muziko[4] kun la nomitaj grandaj artoj —pentrarto,[5] skulptarto[6] kaj arkitekturo—,[7] kun ekskludo de la nomitaj minoraj artoj). En la literaturaj verkoj estas inkluditaj la arta literaturo aŭ de fikcio en ĉiuj ties ĝenroj (poezio, teatro, romano —aŭ epiko, dramo kaj liriko—), sed ankaŭ la eseoj aŭ traktatoj de ajna fako (religio, filozofio, sciencoj — sociaj, naturaj aŭ formalaj sciencoj—) kiuj estu konsiderataj de esenca gravo.
La du pilieroj de la okcidenta literatura kanono, kiuj havigis la majoritaton de ties kulturaj topikoj, estas fundamente la homeraj poemoj kaj la Biblio,[8] sur kiuj apogas sin la ceteraj verkistoj: abunda nombro de greklatinaj klasikuloj (Heziodo, Safo, Anakreono, Pindaro, Ezopo, Platono, Aristotelo, Eskilo, Sofoklo, Eŭripido, Aristofano, Herodoto, Tucidido, Hipokrato, Eŭklido, Arkimedo, Plaŭto, Terencio, Cicerono, Cezaro, Katulo, Virgilio, Horacio, Ovidio, Tito Livio, Strabono, Plinio, Seneko, Marcialo, Tacito, Plutarko, Apuleo, Ptolomeo, Galeno),[9] kelkaj inter la ĉefaj kristanaj teologoj kaj mistikuloj (Aŭgusteno, Akvino, Kempis),[10] elekta triopo de malfrumezepokaj italoj (Dante, Petrarca kaj Boccaccio)[11] kaj grupo pli heterogena kaj diskutebla de verkistoj de la Renesanco, la Baroko kaj la Klerismo (italoj, francoj, hispanoj, portugaloj, nederlandanoj —kaj flandroj—, angloj, germanoj, svisoj, poloj, svedoj, ktp. —multaj el ili ne havis precizan markitan naciecon, aŭ havis kelkajn—, verkante kelkaj en latino, aliaj en gepatraj lingvoj, multaj en ambaŭ: Makiavelo, Castiglione, Ariosto, Tasso, Vasari, Calvino, Ronsard, Rabelais, Montaigne, Rojas, Vives, Las Casas, Vitoria, Loyola, Teresa de Jesús, Johano de la Kruco, Camoens, Erasmo, Vesalio, Moro, Lutero, Filipo Melanktono, Agrikola, Paracelso, Koperniko —16a jarcento—, Campanella, Galileo, Molière, Corneille, Racine, La Fontaine, Descartes, Pascal, Bayle, Bossuet, Cervantes, Lope, Quevedo, Góngora, Calderón, Gracián, Arminio, Jansenio, Grotio, Spinoza, Huygens, Shakespeare, Bacon, Hobbes, Bunyan, Milton, Newton, Locke, Kepler, Leibniz —17a jarcento—, Vico, Goldoni, Beccaria, Montesquieu, Voltaire, Diderot, D'Alambert, Beaumarchais, Buffon, Lagrange, Lavoisier, Laplace, Berkeley, Hume, Pope, Swift, Defoe, Burke, Gibbon, Smith, Malthus, Winckelmann, Kant, Lessing, Goethe, Schiller, Rousseau, Euler, Linneo —18a jarcento—),[12] dum por la 19-a kaj 20-a jarcentoj la scienca interkonsento estas multe pli malfacila, pro la eksterordinara abundo de literatura produktado aligita al la okcidenta tradicio, jam ne limigita al Okcidenta Eŭropo, sed etendita al Orienta Eŭropo (speciale pro la rusaj verkistoj)[13] kaj sekve al ĉiuj aliaj kontinentoj (koincide kun la historiaj procezoj ekspansiaj de la Nuntempa Epoko, kiel la industria revolucio, la imperiismo kaj la tutmondiĝo).[14]
La korpuso de grandaj verkoj de la okcidenta kulturo ne povas esti konsiderata kiel fermita listo; eĉ la eŭropa origina kerno de tio kio estas nomata okcidenta mondo enhavas multajn kulturajn tradiciojn en diversaj lingvoj, tiel ke ajna elekto aŭ antologio kutime estas influita de la propra kapablo de tiuj kiuj faras la liston por pritaksi la valoron aŭ elstarecon de ĉiu verko aŭ aŭtoro. Tiel funkcias la listoj kun kanonaj intencoj realigitaj de intelektuloj de la angloparolanta mondo, aŭ la listoj de universitataj legaĵoj en prestiĝaj universitatoj, la nombro de verkoj de aŭtoroj de ilia lingvo superas multe al tiu de alia; kaj same estas direbla pri la institucioj de la franca, germana, itala, rusa aŭ hispana kulturoj. Ĉiu nacia kulturo generas sian propran nacian kanonon, krom produkti version diferencan de la okcidenta kanono.[16]
La fakto ke oni ne inkludas ene de la okcidenta kanono la verkojn de aliaj civilizoj, kiel ĉina, japana, el Afriko, el Antaŭkolumba Ameriko, estas problemiga; speciale rilate al tiuj kiuj ege influis super la okcidenta civilizacio, kiel la araba (la Korano, Mil kaj unu noktoj kaj la verkistoj de la Islama Orepoko —Aviceno, Averroes, Ibn Ĥaldun—) kaj la barata (la Vedoj, la Mahabarato, la Ramajano, la Panĉatantra). Tio faras, ke kelkaj prestiĝaj elektoj, kiel tiu de Harold Bloom, inkludas parton el tiuj, kun verkoj de la civilizacioj de la Antikva Proksima Oriento (Gilgameŝo, Libro de mortintoj) kaj verkoj de Alta Mezepoko en nacia lingvo (Beowulf, Chanson de Roland, Cantar de mio Cid kaj la artura ciklo).[17]
Alies opinioj, kutime alvenataj de feminismaj aŭ kontraŭrasismaj ideologioj, argumentas ke diskriminaciitaj populacioj - kiel ekzemple nigruloj aŭ virinoj - devus ricevi sian relativan parton en la kreado de la kulturo en kiu ili vivas, tiel ke iliaj verkoj eniru la kanonon. Aŭ eĉ inkluzivi pli da iliaj verkoj ol ilia relativa parto kaj la enkonduko de politiko pozitiva diskriminacio.