Jonathan Swift
angla/irlanda verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.
Jonathan Swift | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jonathan Swift | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1667 (1667-11-30) en Dublino, Reĝlando Irlando | |
Morto | 19-an de oktobro 1745 (1745-10-19) (77-jaraĝa) en Dublino, Reĝlando Irlando | |
Tombo | Katedralo de Sankta Patriko de Dublino vd | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Etno | Anglo-Irish people vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Whitehaven vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Irlando vd | |
Alma mater | Kolegio Triunuo • Kolegio Hertford • Kilkenny College vd | |
Partio | Tories vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Jonathan Swift vd | |
Patrino | Abigail Erick vd | |
Gefratoj | Jane Swift vd | |
Edz(in)o | Esther Johnson vd | |
Amkunulo | Esther Vanhomrigh vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Isaac Bickerstaff • Lemuel Gulliver • M. B. Drapier • Simon Wagstaff vd | |
Okupo | poeto • romanisto • satiristo • filozofo • homrajta aktivulo • pamphleteer • anglikana sacerdoto • verkisto • sciencfikcia verkisto • eseisto • publikigisto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • publika konato • pastro vd | |
Aktiva dum | 1700– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La vojaĝoj de Gulivero ❦ Modesta Propono ❦ A Tale of a Tub vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).
Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.
La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.
Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.