Delhia Montaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Delhia Montaro, en angla Delhi Ridge, estas montaro en la Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio en Barato.[1] Ĝi kuŝas en la nordo de la koridoro de la leopardo de la Aravali-Montaro. La montaro estas norda etendo de la antikva Aravali-Montaro, ĉirkaŭ 1500 milionojn da jaroj aĝa (kompare al ĝuste 50 milionoj de Himalajo).[2][3] Tiu montaro konsistas el rokoj el kvarcito kaj etendas el Sudoriento al Tughlakabado, apud la Bhatti-minoj, branĉe al lokoj en la nordo apud Vazirabad sur la okcidenta bordo de la rivero Jamuna,[4] kio kovras distancon de ĉirkaŭ 35 kilometroj.[5]
f4
La Delhia Montaro funkcias kiel verdaj zonoj por la urbo kaj protektas Delhion el la varmaj ventoj de la dezertoj de Raĝastano en la okcidento. Ĝi ankaŭ havigas al Delhio la rangon de dua plej birdoriĉa ĉefurbo en la mondo, post Najrobio en Kenjo.