Jamuno
rivero en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jamuno (en sanskrito kaj la hindia: यमुना, Yamunā) estas la plej granda alfluanta rivero de Gango en norda Barato. Origininta el la glaĉero Jamunotri je alteco de 6,387 metroj ĉe la sudaj okcidentaj deklivoj de montoj Banderpooch ĉe plej supra regiono de malsupra Himalajo en Utarakando, ĝi fluas laŭ totala longo de 1376 km kaj havas akvokolektan areon de 366,223 km², tio estas 40.2% el la tuta baseno de rivero Gango, antaŭ merĝi kun Gango ĉe Triveni Sangam, Allahabad, la loko por la festivalo Kumbhamela ĉiun 12an jaron.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Jamuno | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 376 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Gango |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Barato |
Fermi
La rivero Hindon, alfluanto de la Jamuna, originas en la Saharanpura Distrikto, el Supra Ŝivalik en Malsupro de Himalajo.