Arthur Schopenhauer
germana filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arthur SCHOPENHAUER [ŝop.nhaŭer] (esperantigita Ŝopenhaŭer; naskiĝis la 22-an de februaro 1788 en Dancigo, mortis la 21-an de septembro 1860 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana filozofo. Lia ĉefverko estas Die Welt als Wille und Vorstellung (La mondo kiel volo kaj ideo).
Lia filozofio, esence elpensita kiel «elpensado ĝis la fino» de la filozofio de Kant, elĉerpas sian fonton el Platono kaj Spinoza, funkciante kiel ponto kun la orienta filozofio, speciale tiu de budhismo, taoismo kaj vedanto.[1] En sia malfrua verko, ekde 1836, li prezentas sian filozofion en malferma polemiko kontraŭ la metafizikaj post-Kant-aj disvolvoj de liaj samtempuloj.
Lia plej fama verko konstituas majstran verkon en la germana lingvo el ĉiuj epokoj el literatura vidpunkto. Ĝi estas ankaŭ unu el la pintaj verkoj de la idealismo de Okcidento, kaj la pesimismo profunda, kiu daŭras en la verko de verkistoj kaj pensistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiaj Richard Wagner, Lev Tolstoj, Friedrich Nietzsche, Sigmund Freud, Thomas Mann, Carl Gustav Jung, Albert Einstein,[2] Otto Weininger, Otto Rank, Erwin Schrödinger, Ludwig Wittgenstein, Jorge Luis Borges, Pío Baroja aŭ Emile Cioran, inter aliaj.
La lia plej konata citaĵo estas: "la homa vivo estas kiel pendolo, kiu oscilas senĉese inter enuo kaj doloro, kun momentaj intervaloj, plie iluziaj, de ĝojo kaj plezuro".