Sigmund Freud
aŭstra psikologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sigmund FREUD [frojd] (naskiĝis kiel Sigismund Schlomo Freud la 6-an de majo 1856 en Příbor, Moravio, tiam Aŭstra imperio, mortis la 23-an de septembro 1939 en Londono, Anglujo) estis neŭropsikiatro kaj neŭrologo laboranta en Vieno, Aŭstrujo. Li estas la ekpripensinto kaj fondinto de la psikoanalizo, nome klinika metodo por traktadi psikopathologion pere de dialogo inter paciento kaj psikoanalizisto.[1]
Sigmund Freud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sigmund Freud | |||||
Naskonomo | Sigismund Schlomo Freud | ||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1856 (1856-05-06) en Příbor, Margraflando Moravio, Aŭstra imperio | ||||
Morto | 23-an de septembro 1939 (1939-09-23) (83-jaraĝa) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | eŭtanazio vd | ||||
Mortis per | laringa kancero vd | ||||
Tombo | Golders Green Crematorium vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Vieno • Londono • Birth house of Sigmund Freud vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Cislajtio • Aŭstrio • Nazia Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jakob Freud vd | ||||
Patrino | Amalia Freud vd | ||||
Gefratoj | Alexander Freud • Anna Freud Bernays • Pauline Regine Freud • Esther Adolfine Freud • Maria Freud • Regina Debora Freud • Julian Freud vd | ||||
Edz(in)o | Martha Bernays vd | ||||
Infanoj | Anna Freud • Ernst Ludwig Freud • Martin Freud • Oliver Freud • Sophie Freud • Mathilde Freud vd | ||||
Parencoj | Edward Bernays • Lucian Freud vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikoanalizisto • neŭrologo • eseisto • filozofo • psikologo • psikiatro vd | ||||
Laborkampo | psikoanalizo • neŭrologio vd | ||||
Aktiva en | Londono • Vieno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Interpreto de Sonĝo ❦ La Malkontento en la Kulturo ❦ Totemo kaj Tabuo ❦ Tri eseoj pri seksa teorio ❦ La Mio kaj la Ĝio ❦ Mio, Supermio, kaj Ĝio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Freud naskiĝis en galicia familio de judoj en la moravia urbo Freiberg, en la Aŭstra imperio. Li kvalifikiĝis kiel doktoro de medicino en 1881 en la Universitato de Vieno.[2][3] Post finigi la habilitigon en 1885, li estis nomumita kiel instruisto pri neŭropatologio kaj iĝis helpoprofesoro en 1902.[4] Freud loĝis kaj laboris en Vieno, kie li plenumis klinikan praktion tie en 1886. En 1938, Freud lasis Aŭstrion por fuĝi el Naziismo. Li mortis en ekzilo en Unuiĝinta Reĝlando en 1939.
Fondinte psikoanalizon, Freud disvolvigis terapeŭtikajn teknikojn kiel la uzado de la libera asocio kaj malkovris la koncepton de alligiteco, establante sian centran rolon en la analiza procezo. La redifino fare de Freud pri sekseco por inkludi ties infanajn formojn kondukis lin formuli la nun tre popularan koncepton de Edipa komplekso kiel centra temo de la psikoanaliza teorio.[5] Lia analizo de sonĝoj kiel dezir-postulado havigis al li modelojn por la klinika analizo de simptomformado kaj la subtavolaj mekanismoj de subpremado. Sur tiu bazo Freud prilaboris sian teorion de senkonscio kaj disvolvigis modelon de psika strukturo kiu enhavas id, ego kaj super-ego.[6] Freud postulis la ekziston de libido, nome seksa energio el kiu mensaj procezoj kaj strukturoj estas investitaj kaj kiu generas erotajn alligitecojn, kaj eĉ mortodrivon, nome fonto de kompulsia ripetado, hato, agresemo kaj neŭrozan kulpo-senton.[7] En siaj lastaj verkoj, Freud disvolvigis ampleksan interpretadon kaj kritikon kaj de religio kaj de kulturo.
Liaj teorioj estas pridiskutataj kaj nuntempe kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud daŭre famas kiel influa filozofo de la 20-a jarcento. Kvankam en ĝenerala malaltigo kiel diagnoza kaj klinika praktiko, psikoanalizo restas influa ene de psikologio, psikiatrio, kaj psikoterapio, kaj en homa scienco. Ĝi plue generas etendan kaj tre polemikan debaton rilate al sia terapeŭta efikeco, sia scienca statuso, kaj ĉu ĝi progresas aŭ estas malprofita al la celoj de feminismo.[8] Tamen, la verkaro de Freud kovris nuntempan okcidentan filozofion kaj popularan kulturon. La poezia omaĝo de W. H. Auden en 1940 al Freud priskribas lin kiel kreinto de "tuta opiniklimato / sub kiu ni kondukas niajn diversajn vivojn."[9]