Ŝogio
varianto de ŝako, deveninta el Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝogio (japane 将棋, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn shōgi), ankaŭ nomata japana ŝako, estas tabulludo por du ludantoj. Ĝi estas ludata sur kvadrata tabulo dividita en 81 kvadratajn ĉelojn (aranĝitajn en 9 vicojn kaj 9 kolumnojn). Kiel ankaŭ okcidenta ŝako kaj ĉina ŝako (xiàngqí), ŝogio estas unu el la ŝakaj variantoj, kiuj fontas el la hinda ludo ĉaturango.