Ĉina ŝako
varianto de ŝako deveninta el Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉina ŝako (ĉine 象棋, pinjine: xiàngqí; prononco: ŝjangĉi) estas ĉina tabulludo por du ludantoj, kaj apartenas al la sama familio de ludoj kiel la okcidenta ŝako kaj la japana ŝogio. Oni jam dum 700 jaroj ludas ĝin laŭ la samaj reguloj (do iomete pli longe ol la okcidenta ŝako). Ĝia ĉina nomo signifas "elefanta tabulludo".
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
La ĉina ŝako konjekteble devenas de la Hinda ŝako (Ĉaturango), kiu per la persa versio Ŝatranĝo estas la fonto ankaŭ de okcidenta ŝako; cetere la ĉina ŝako transiris al Japanio kie ĝi fariĝis la japana ŝako aŭ Ŝogio. El inter la kvar, la plej kompleksa estas la japana ŝogio (ĝi entenas teorie 10223 eblecojn), dum la ĉina ŝako havas kompleksecon de 10150 (t.e. 10 sekvata de 150 nuloj!) kaj la okcidenta ŝako 10123.
Populareco: Ĝi estas multe ŝatata de la ĉina popolo; preskaŭ ĉiujare oni okazigas naciskalan konkurson de ĉina ŝako. Multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj fondis ŝakludan asocion. Iuj grandaj urboj funkciigas ŝakludajn klubon, societon, domon kaj lernejon. Ĉina ŝako, same kiel eŭropa, estas lernejo por la intelekto, kaj ankaŭ la karaktero, ĉar la ludo per siaj senfinaj eblaj situacioj povas kaj lertigi homan penson kaj hardi psikon. Ĉie en Ĉinio videblas ŝakludo kun multaj rigardantoj.