Ŝikokuo (japane 四国 [ŝikoku], «kvar provincoj») estas la malplej granda kaj loĝata el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Administre ĝi konsistigas (kune kun insuletoj) la regionon Ŝikoku kaj konsistas el la kvar gubernioj: Ehime, Kagaŭa, Koĉi kaj Tokuŝima.

Rapidaj faktoj insulo • insulo en Japanio ...
Ŝikokuo
Ŝikokuo en Japanio
Ŝikokuo en Japanio
insulo insulo en Japanio
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 33° 45′ N, 133° 30′ O (mapo)33.75133.5 f1
Ŝikokuo (Japanio)
Ŝikokuo (Japanio)
DEC

Areo 18 300,63 km² f4
Loĝantaro 4 000 000
219 loĝ./km²
La Ŝikoku-pilgrimado
La Ŝikoku-pilgrimado
vdr
Fermi

La insulo grandas ĉirkaŭ 18.000 km² kaj havas 4,5 milionojn da loĝantoj; ĝia plej alta monto, Iŝizuĉi, altas 1982 metrojn. Ŝikoku situas sude de la ĉefinsulo Honŝuo kaj de 1988 estas ligita al ĝi per ponto Seto-Grandponto, al kiu aldoniĝis intertempe du pliaj pontoj: Ekspresvojo de Kobe-Aŭaĝi-Naruto kaj Ekspresvojo de Niŝiseto.

Apud Takamacu, ĉefurbo de la gubernio Kagaŭa, troviĝas unu el la plej belaj parkoj de Japanio: Ritsurin-parko. La gubernio mem estas konata pro ĝiaj bongustaj Udon-nudeloj: la pasto estas blanka, pli dika ol kutima pasto kaj kvadratforma anstataŭ ronda.

Tokuŝima, ĉefurbo de la samnoma gubernio Tokuŝima, estas tra la tuta Japanio konata pro la danco Aŭa-odori, kiu okazas ĉiujare dum la festo Bon. Alia urbo estas Higashikagawa.

Biogeografie Ŝikokuo troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la Palearktiso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.