estinta vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝeŝukovo (ruse Шешукова, Ŝeŝukova) estis vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).
Ŝeŝukovo (Шешукова) | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Шешукова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
Rivero | Turo |
Situo | Ŝeŝukovo |
- koordinatoj | 57° 09′ 19″ N 66° 05′ 48″ O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Aŭtokodo | 72 |
Ŝeŝukovo situis en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la maldekstra bordo de la rivero Turo, ĉe lago Azanovo.
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 50 kortoj, en kiuj loĝis 173 viroj kaj 163 inoj. Vilaĝanoj kultivis 180 desjatinojn (196,65 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 180 ĉevalojn, 180 bovinojn, 400 ŝafojn, 70 kaprojn kaj 100 porkojn[1]. Lokanoj okupiĝis plejparte pri falĉado de fojno, ĉar akvoriĉaj herbejoj abundis kaj eĉ grankampoj foje estis inundataj. Krome ili okupiĝis pri grenkultivado, fiŝkaptado, transportado de pasaĝeroj kaj kargoj, buĉado de brutoj, faris bastomatojn, komercis je viando, lardo, ledoj ktp dum la Irbita foiro. Plugteroj estis malmultaj kaj ofte inundataj, do grenkultivado estis subevoluinta[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.