araba antaŭislama etno From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝebaanoj (asirie Sabảajja; hebree סְבָאִים, Sbaim; greke Σαβαĩοι, Sabaioi; latine Sabaei, moderne angle Sabaeans aŭ germane Sabäer) estis antikva ŝemida popolo en la sudokcidento de la Araba Duoninsulo, en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. La esperantlingva nomo deduktiĝis de ilia regno, la reĝlando Ŝeba, kiu plurfoje menciiĝis per sia antikva hebrea nomo שְׁבָא [Ŝ'ba] en la Tanaĥo aŭ laŭ kristana nomo Malnova Testamento kaj al kiu la tradukinto L. L. Zamenhof donis la hebree influitan nomon Ŝeba.
Ŝebaanoj | |
---|---|
tribo • historia lando | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
En la analoj de la asirianoj la ŝabeanoj jam menciiĝas en la jaro 730 antaŭ nia erao.[1]
En la Tanaĥo aŭ laŭ kristana nomo Malnova Testamento ili precipe menciiĝas kiel komercistoj de olibano, ekzemple en la libro de Jeremia 6:20 kaj en la libro de Jesaja 60:6. La memoro pri la judoj de la regno ŝebaa ekzemple rekoneblas en la libro genezo 25:1–6 kaj en la libro de Joel 4:8.
Ankaŭ la grekoj konis la popolon unuavice kiel komercistoj de olibano kaj mirho. Strabono mencias ilian ĉefurbon Marib. Iuj historiistoj de Romio konsideris ilin la plej riĉa popolo en Arabio, ĉar la komercata olibano en la antikva mondo estis rara kaj tre multekosta.
La Korano mencias la historian rompon de la legenda Marib-digo en la jaro 572 antaŭ nia erao.[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.