Ŝaŭmvino estas vino kun signifa parto de karbonacido. La karbonacido estiĝas per natura fermentado (aŭ en la botelo mem laŭ la ĉampana metodo aŭ en fermentujo) aŭ per injekto de karbonacido.

Thumb
Ukraina Ŝampansko

Laŭ la produktado oni distingas inter jenaj eblecoj:

  • La karbonacido estas teknike aldonita ("Ŝaŭmvino kun aldonita karbonacido")
  • La karbonacido devenas el la unua fermentado laŭ la Méthode rural (france, kampara metodo) aŭ la Asti-metodo; ekzemploj: Refosco, Moscato spumante d´Asti, Clairette de Die, Blanquette de Limoux, Blanquette méthode ancestrale.
  • La karbonacido devenas el la dua fermentado laŭ la metodoj Méthode champenoise (ĉampana metodo) aŭ Méthode traditionelle (tradicia metodo), laŭ la Transvasier-procezo (botela fermentado sed kun parta aŭtomatita laborprograma etapo) aŭ laŭ la Méthode Charmat (ĉarmata metodo) aŭ fermentujego-procezo.

La historio de ŝaŭmvino etendiĝas ĝis la romianoj.

Ekzemploj por ŝaŭmvinoj

  • Germanio: La altkvalita Sekt devas esti laŭleĝe produktita laŭ la metodoj ĉampana aŭ Charmata.
  • Hispanio: Cava [KAba] estas altkvalita ŝaŭmvino, similas al ĉampano.
  • Ukrainio: Ŝampansko (ukraine шампаньске) estas farata el ruĝaj kaj blankaj vitospecoj per botela fermentado.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.