Ŝamano ŝtono (ruse Шаман-камень) estas roko ĉe lago Bajkalo en fonto de rivero Angara. Tiu estas natura monumento de Apudbajkala nacia parko[1].
La ŝtono troviĝas je 800 metroj malsupre de linio prama transirejo «Haveno Bajkalo (Порт-Байкал) — Listvjanka (ruse Листвянка)» (inter kaboj Ustjanskij (ruse Устьянский) kaj Rogatka (ruse Рогатка)), en mezo de la rivero, ĉirkaŭ je 500 metroj de ambaŭ bordoj.
Adorado kaj legendo pri Ŝamano ŝtono
Ekde antikveco Ŝaman-ŝtonon oni havigis per ne ordinara forto. Laŭ la kredo de la burjatoj loĝantaj laŭlonge de Angara, Ŝamano ŝtono estis kiel loĝejo de mastro de la rivero — Ama Sagan Nojon (ruse Ама Саган Нойон). La ŝtono estis preĝloko kaj ritloko. Al la roko oni viturigis krimulon kaj lasis lin por nokto kaj se akvoj de Bajkalo ne forportis lin tiam li estis senkulpa.
Legendo pri la roko rakontas, ke Bajkalo volis edzigi sian belan knabinon Angara kun juna militisto Irkut (ruse Иркут). Sed Angara enamiĝis je alia heroo Jenisejo kaj forkuris al li. Kolera patro ĵetis al ŝi grandega roko Ŝaman-ŝtono.
Homa influo
Post konstruado de Irkuska akvoenergia centralo nivelo de akvo ĉe fonto de Angara supreniĝis kaj nun nur ĉe bona vetero eble vidi pinton de roko Ŝaman-ŝtono, kiu elstarita el akvo je 1—1,5 metro.
Inĝenieroj proponis detrui la rokon per ekplodo sed projekto havis multe da difektoj kaj kontraŭuloj tial ĝi lasis ne realigita.
En moderna kulturo
Ŝaman-ŝtono menciis en kanto "Ploro" (ruse Плач) de Konstantin Kinĉev (ruse Константина Кинчева), estas solisto de muzikgrupo "Alisa" (ruse Алиса).
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.