Říp
From Wikipedia, the free encyclopedia
Říp (Rĵip) estas de malproksime videbla monto (460 m s.m.) en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem kun romanika rotondo (15 m) sur ĝia pinto. Ĉeĥoj konsideras ĉi monton kiel memorindan por la nacio.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Říp | |
germane: Sankt Georgsberg | |
Monto | |
Monto Říp de sudo, de municipo Ctiněves | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Litoměřice |
Historia regiono | Bohemio |
Konstruaĵo | Rotondo de sankta Georgo |
Situo | Říp |
- alteco | 460,7 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 23′ 11″ N 14° 17′ 18″ O (mapo) |
Geologia konsisto | Bazalto, Olivino, Magnetito |
Tabulo | Malsupraohara tabulo |
Plantaro | |
Plej facila aliro | Krabčice, Mnetěš |
Unua grimpo | Prapatro Čech |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Říp | |
Retpaĝo: www.hora-rip.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
memoriga loko | |
Fermi
Laŭ malnova mito venis ĉi tien Slavoj kun ilia estro Prapatro Čech (Ĉeĥ). Li elektis ĉirkaŭaĵon por nova patrujo de sia gento. La lando poste ricevis nomon Ĉeĥio (latine Bohemio) honore al la estro.
Říp estas bazalta kumulo, resto de terciara vulkano, hodiaŭ jam sufiĉe malaltigita de erodo. Ĉe piedo de la monto troviĝas dikaj tavoloj de ŝutaĵo. Ĉi tiea bazalto enhavas krom olivino ankaŭ magnetiton, kio kaŭzas magnetan anomalon. Proksime de la monto oni povas observi kompasekarton.