Ĵemajtia dialekto
lingvo aŭ variaĵo el la balta lingvaro parolata precipe en Ĵemajtio, okcidenta Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĵemajtia estas lingvo el la balta lingvaro parolata precipe en Ĵemajtio, unu el la historiaj regionoj de Litovio en nordorienta Eŭropo, en la okcidento de la lando, borde de la balta maro.[1] Foje ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel distinga dialekto de la litova lingvo, tiam nomata "ĵemajtia dialekto" aŭ "ĵemajtia lingvovariaĵo", sed se konsideri ĝin tia, necesas atentigi ke ĝi signife kaj pli klare malsamas de la norma litova lingvo ol ĉiuj aliaj dialektoj. Fakte en certaj vortoj kaj frazeroj ĝi pli similas al la latva kaj al ties orienta dialekto aŭ lingvovariaĵo, la latgala.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas taŭga informkesto. Vidu la paĝon pri la litova aŭ latva lingvoj pri modelo. |